Unua recenzo de Esperanto-libro

Esperanta Finnlando 1969:3-4

Edmond Privat: Vivo de Gandhi. Stafeto: Beletraj Kajeroj 32. La Laguna: Régulo 1967.

ipernity: Vivo de Gandhi. Edmond Privat. - by Henri Masson

Mahatma Gandhi (1869-1948) estis fama hinda ŝtatviro, kies metodo estis la senperforto. Ĉi tiun metodon oni fortege kontraŭbatalas aŭ eĉ ne konas en la mondo, precipe en nia superevoluinta (?) Eŭropo. Estas tamen fakto, ke Gandhi liberigis sian patrujon per neperforto.  Li nek malamis siajn malamikojn (fakte li neniun rigardis kiel malamikon) nek ordonis mortigi ilin, sed li eĉ helpis al ili en iliaj malfacilaĵoj. En Sudafriko, kie li unue batalis por la rajtoj de la hinda loĝantaro, li komence de la burmilito fondis taĉmenton de memvoluloj, plejparte ili estis hindoj. La taĉmento flegis ĉiujn vunditojn, ili staru ĉe kiu ajn partio. Similan taĉmenton li poste aranĝis en Londono, kiam la unua mondmilito ekbruliĝis. Iuj hindoj volis utiligi tiun ĉi militon por ataki anglojn kaj tiel eble atingi sendependecon. Gandhi tamen petis ke ili ne faru tion, sed helpu al la britoj. Eĉ al militservoamikoj li, sincera pacisto, konsilis, ke ili helpu al la ĉeflando.

Depost sia reveno al Hindio li komencis labori por siaj samlandanoj, por ke ili atingu plenan sendependecon. Kiam ekbruliĝis la dua mondmilito, lia verko estis jam tiel preta, ke Hindio en tiu ĉi malfacila horo de Britio tre facile estus ricevinta la sendependecon.  Multaj volis tion, sed Gandhi ree kontraŭis.  Laŭ li, Hindio ne rajtis profiti malfacilaĵon de la angla registaro.  La honestaj ŝtatviroj tre ŝatis lian metodon, kaj post la milito ili estis pretaj doni sendepen-decon al la hinda nacio. Hindio fine venkis sian longan batalon, dank’ al la ekzempla pacienco de Mahatma Gandhi.

La aŭtoro de Vivo de Gandhi, d-ro Edmond Privat, estis sincera pacisto kaj homarano. Li ankaŭ estis amiko de Gandhi. Ili konatiĝis fine de 1931, kiam Gandhi vojaĝis al Eŭropo por partopreni en la Konferenco de Ronda Tablo en Londono.   Post la konferenco li akompanis Gandhi al al fora Hindio. Tio estis granda okazo por li, kompreneble. Li povis konatiĝi surloke kun la hindoj kaj iliaj prolemoj. Ankaŭ kun hindaj elstaruloj li konversaciis, ekz. kun Tagore. Kiel pacisto kaj proksima amiko de Gandhi li bonege komprenis lin kaj tial la libro, aŭ fakte prelegaro, estas varmege skribita. Li alportas antaŭ nin la tutan vivon de Gandhi ekde la infaneco ĝis la morto. Ni vidas la junulon fumi kaj ŝteli kaj poste treege penti tion; ni vidas lin instrui sian edzinon pri geografio en malliberejo; ni vidas lin instrui, eĉ preĝi siajn samlandanojn ami unu la alian, sed ne ĉiam ili obeas, kaj Gandhi prenas sian lastan rimedon: li fastas. Tio estas lia plej efika rimedo, ĉar neniu volas lian morton. Estus granda akcidento por la vasta nacio. Kaj fine la akcidento tamen okazas: ne per fasto sed per armilo. La plej teruran interhoman rimedon, forte kontraŭitan de Mahatma, oni uzas kontraŭ li. Estis morto de martiro niatempa.

La stilo de Privat, kiel ĉiam, estas tre facile legebla. Treege interese li skribas, eĉ la originallingvajn terminojn de Gandhi li aldonas.  Ankaŭ komencanto legas tiun ĉi libron sen grandaj malfacilaĵoj.  Estas treege rekomendinda libro por ĉiu samideano. Mi eĉ kuraĝas diri, ke jen estas naturmetoda libro por fariĝi pacamiko.

La perforto mortigas la spiriton. La neperforto ĝin vekas… Ĉu tio ne interesas vin pli ol atombomboj kaj milita tekniko?

Vastaa

Täytä tietosi alle tai klikkaa kuvaketta kirjautuaksesi sisään:

WordPress.com-logo

Olet kommentoimassa WordPress.com -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Twitter-kuva

Olet kommentoimassa Twitter -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Facebook-kuva

Olet kommentoimassa Facebook -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Muodostetaan yhteyttä palveluun %s

%d bloggaajaa tykkää tästä: