Prelego farita la 6-an de januaro 1983 en la finna lingvo en seminario de Esperanto-Societo de Oulu. Mankantajn fontindikojn mi klopodos aldoni iom post iom.
La ĉiam pli granda interdependo inter la popoloj postulas, ke la homoj jam infanaĝe kresku al la konscio, ke nia mondo estas unu hejmo, komuna por ĉiuj. La homoj devus senti, ke krom sia propra popolo ili apartenas ankaŭ al pli alta komunumo, la homaro. Tion celas la edukado al internaciismo. Oni parolas ankaŭ pri pacedukado, ja nuntempe la plej granda zorgo de la homaro estas la konservo de monda paco.
1. UN kaj Unesko pri edukado por internacieco
La ideo de edukado por internacieco estas jam malnova. Temas pri humanismo de la internaciiĝinta mondo kaj humanismo havas longajn historiajn radikojn.La plej grava dokumento de la moderna humanismo estas la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj el 1948. Ĝi difinas la celojn de edukado en internacieca spirito:
(Art. 26:2) Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj plifortigon de la respekto al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Ĝi kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter ĉiuj nacioj, rasaj aŭ religiaj grupoj, kaj antaŭenigu la agadon de Unuiĝinta Naciaro por konservo de paco.
Grava etapo en la historio de la edukado por internacieco estis la 18-a Ĝenerala Konferenco de Unesko, kiu en novembro 1974 akceptis Rekomendon pri Edukado por Internaciaj Kompreniĝo, Kunlaboro kaj Paco kaj Edukado rilate al Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj. Ĝi starigis al la edukado por internacieco sep celojn, kiuj estu konsiderataj kiel gvidaj principoj en la eduka politiko:
(a) internacia dimensio kaj universala perspektivo en edukado je ĉiuj ties niveloj kaj formoj;
(b) kompreno kaj respekto por ĉiuj popoloj, iliaj kulturoj, civilizoj, valoroj kaj vivmanieroj, inkluzive enlandajn etnajn kulturojn kaj kulturojn de aliaj nacioj;
(c) konscio pri la kreskanta tutmonda interdependo inter popoloj kaj nacioj;
(d) kapablo komuniki kun aliaj homoj;
(e) konscio ne nur pri la rajtoj sed ankaŭ pri la devoj propraj al individuoj, sociaj grupoj kaj nacioj inter si;
(f) kompreno pri la neceso de internaciaj solidareco kaj kunlaboro;
(g) preteco de la individuo partopreni en la solvado de la problemoj de sia komunumo, sia lando kaj la mondo ĝenerale.
Tiuj celoj kune konsistigas edukan koncepton, filozofion, kiu devus trakuri ĉiun edukadon. Sekve ankaŭ en Finnlando oni klopodas efektivigi ĝin per la t.n. traira principo, laŭ kiu ĝi tuŝas plurajn lernejajn fakojn, fakte ĉiujn en iu senco.
2. Paco kaj edukado por internacieco
En mondo sub la ombro de militminaco oni povas demandi, ĉu vastskala edukado por internacieco sufiĉas por malhelpi militojn. La demando estas tre kompleksa. Kiel ajn, al la bildo de la milito apartenas, ke la publika opinio estas antaŭe preparata por ĝi. Fremda lando estas priskribata en kiel eble plej aĉa lumo kaj suspektemo pri ĝi estas semata per disvastigo de falsaj asertoj pri ĝiaj intencoj. Ju malpli bone oni konas la alian landon kaj ties popolon, kulturon kaj historion, des pli facile estas semi malamon. Kontraŭe, ju pli liberaj de naciisma maltolero kaj fieraĉo oni estas, des pli malfacile fariĝas pravigi perfortan solvadon de konfliktoj, kaj oni povas aldoni: des pli mildaj fariĝas la konfliktoj mem.
En la artikolo Warum Krieg? [Kial milito?; 1932] Siegmund Freud skribas, ke la homo estas regata de du specoj de instinktoj; konservaj kaj detruaj. La inklino al militado baziĝas sur la detrua instinkto. Por malhelpi militon necesas fortikigi la konservan instinkton kreante inter lahomoj du specojn de emociaj ligoj. La unua estas amo – kaj tiu inter individuoj kaj la ĝeneralaamo al la proksimulo. La alia estas la sento de komuneco, kiu ekestas, kiam oni emfazas similecon inter la homoj. Freud uzas pri ĝi la vorton Identifizierung [identigo], nome, se ni rimarkas la komunaĵojn, ni identiĝas kun aliaj homoj malgraŭ supraĵaj diferencoj kiel malsamaj haŭtkoloro, lingvo, religio, politikaj k.a. konceptoj, ktp. En sia libro Tämä ihmisen maailma [Tiu ĉi mondo de la homo; 1982] Pekka Kuusi (1917-1989) parolas pri “konjekto de samspecianeco”. Ĝuste tion celas la edukado por internacieco.
Helena Kekkonen, laŭreato de la premio de Unesko por pacedukado en 1981, emfazas, ke oni ne komprenu pacon nur kiel foreston de milito kaj armita perforto:
La celo estas t.n. pozitiva paco, kiu inkluzivas ankaŭ forlason de la struktura, kaŝita perforto en la socio. En paca mondo povas ekzisti nek subigado de aliaj homoj nek diskriminado de malplimultoj, rasismo, malsato unuloke kaj supersato aliloke. Por atingi la staton de paco necesas liberiĝi de la grandaj maljustaĵoj, kiuj nun regas en la mondo ene de popoloj kaj inter ili. Oni vidu pacon kiel komunan por ĉiuj. Ne ekzistas apartaj pacoj por riĉuloj kaj malriĉuloj, por nigruloj kaj blankuloj, por la popoloj de Oriento kaj Okcidento, Nordo kaj Sudo. Oni devus celi efektivigon de tutmonda stato de paco.
3. Esperanto kaj la etiko de internacieco
Kiel do Esperanto, la internacia lingvo, ligiĝas al la edukado por internacieco? Per pluraj ligoj. Unue, ĝi estas konektita kun la baza filozofio de la edukado por internacieco, nome konscio pri la esenca unueco de la homaro. Due, ĝi estas unu el ĝiaj rimedoj. La signifo de Esperanto estas do kaj etika kaj rimeda.
3.1. Esperanto estas humanismo
La kreinto de Esperanto d-ro L.L. Zamenhof jene priskribis la fonon, kontraŭ kiu ĉe li estiĝis la ideo pri kreo de interpopola lingvo:
Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miajinfanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝoigis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. (Letero al N. Borovko, Originala verkaro, p.417-418.)
Dek ok jarojn post la apero de la unua lernolibro de Esperanto (1887) okazis la unua Universala Kongreso, al kiu aliĝis 688 esperantistoj, en la franca urbo Bulonjo-ĉe-Maro en 1905. Tie Zamenhof jam povis konstati:
…en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivi-legiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. (OV, p.362.)
La momenta emocio igis Zamenhof esprimi la signifon de la internacia lingvo elokvente. Jen kiel li ĝin mallonge resumis:
…hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj. (OV, p.362.)
El la ideoj de Zamehof evidentiĝas la profunda humanismo de la internacia lingvo. Alproprigante la internacian lingvon la homo sentas plialtiĝi de nacia al internacia. Li sentas aparteni al la homaro. Tiel Esperanto esprimas la unuecon, kies plifortigo laŭ Freud antaŭenigas pacon.
3.2. Tribo – popolo – homaro
Laŭ la plivastiĝo de la materia kaj ekonomia dependosferoj de la homoj la homaro kontinue evoluis direkte al ĉiam pli grandaj tutaĵoj. Tio starigis postulojn al la komunikado inter la homoj. La postuloj koncernis ĉiam ankaŭ la lingvon, kiu ja estas la plej grava ilo de la komunikado.
En la evoluo de la homaro ni povas distingi tri ebenojn. La unua estas teritorie relative limigita tribo, kies parolon ni nomas dialekto. Kun la plimultiĝo de kontaktoj inter najbaraj triboj ilia konscio pri kunaparteno plifortiĝis. Triboj unuiĝis al popoloj. Sur tiu ĉi nivelo oni kreis naciajn normlingvojn baze de dialektoj. Nacia lingvo fariĝis la cemento, kiu estis la plej grava kuntena forto de la nacia konscio. Tial en Finnlando la vekantoj de nacia konscio, JohanVilhelm Snellman (1806-1881) inter ili kiel la plej granda, batalis precipe por la finna lingvo.
Fine la evoluo kondukis al interdependo de ĉiuj nacioj. Ekkonkretiĝis la koncepto de la homaro, dum antaŭe ĝi estis ankoraŭ tre abstrakta. Ekzemple Snellman diris, ke la homaro ankoraŭ ne ekzistas, sed ĝi formiĝos iam en estonteco. Eblas aldoni, ke unu el la kondiĉoj por la formiĝo de la homaro estas komuna lingvo. Multaj grandaj pensuloj ligis kun la realiĝo de la homara unueco ankaŭ enkondukon de internacia lingvo apud la naciaj lingvoj. Kartezio, Lejbnico, Komenio k.a. opiniis, ke internacia lingvo ne povas esti iu el la naciaj lingvoj, sed gi devas esti neŭtrala – do nenies por povi esti ĉies – sed krome gramatike simpla kaj regula, por ke ĝi estu facile lernebla. Skribante pri ĝi Lejbnico verve deklaris:
Kiam tiu ĉi celo estos efektivigita, nur de la homoj mem dependos ilia feliĉo, ĉar tiam ili disponos pri ilo, kiu servos al la plialtigo de saĝo en sama maniero kiel teleskopo al la plifortigo de vidpovo.
Lejbnico, kiu funde pensis pri la problemo de komuna lingvo, krome diris, ke ĝia enkonduko reduktus la uzon de energio per triono! (Laŭ Erik Ahlman: Kulttuurin perustekijöitä [Fundamentoj de la kulturo], 1939, p.160.)
Komence de la 1920-aj jaroj la Ligo de Nacioj multe okupiĝis pri enkonduko de internacia lingvo. Fine la ideo tamen falis pro la kontraŭstaro de Francio. Ankaŭ nuntempe la plej granda problemo estas ĝuste la politikaj obstakloj. La populareco de la angla, franca, rusa k.a. “mondlingvoj” en la lerneja instruado ne sekvas el tio, ke ili estus iel pli bonaj ol aliaj naciaj lingvoj, sed el tio, ke malantaŭ ili staras politika, ekonomia kaj eĉ milita forto. Ĉartamen ĉiu nacia lingvo reprezentas nur sian propran nacian kulturon, tia lingvo ne povas realigi la unuecon de la homaro. La homaro ne estas daŭrigo de unu aŭ kelkaj, eĉ ne de la plej grandaj naciaj kulturoj. La homaro leviĝas super ĉiuj popoloj, do ankaŭ super naciaj lingvoj kaj kulturoj. Pro tio ankaŭ ĝia lingvo devas esti aŭtentike internacia, aŭ kiel Zamenhof skribis sur la titolpaĝo de sia unua lernolibro:
Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia.
La enkonduko de internacia lingvo estas ne nur postulo apartenanta al la koncepto de la homaro. Ĝin postulas ankaŭ la konservado de naciaj kulturoj, kies pozicio estas ĉiam pli minacata kaj el kiuj multaj jam mortis. La detruiĝo eĉ de la plej malgrandaj naciaj kulturoj signifas spiritan malriĉiĝon de la tuta homaro. Pri tio atentigis komisiono de Unesko, kiun gvidis Sean MacBride, en sia raporto en 1980:
La disvastiĝo de kelkaj malmultaj lingvoj en la mondo kondukas al diskriminacio de aliaj lingvoj kaj kreo de lingva hierarkio. Sekve granda parto de la monda loĝantaro restas sen lingva ilo, per kiu ĝi povus utiligi grandan parton de la moderna esploro kaj teknologio.
En la mondo de miloj da lingvoj kaj kulturoj, la kreskanta diskriminacio de ilia granda plimulto estas ĝuste tia struktura perforto, kiun oni devas forlasi por atingi la pozitivan pacon priskribitan de Helena Kekkonen. Internacia lingvo realigus egalecon kaj konservon de ĉiuj lingvoj. Tial ankaŭ la komisiono MacBride trovis ĝian antaŭenigon dezirinda:
…la disvastiĝo de unu facila, universala lingvo, komprenebla kaj alirebla por ĉiuj personoj, povus plifortigi internacian solidarecon kaj rapide malkonstrui la barilojn al komunikado inter la diversaj popoloj.
Rigardante Esperanton laŭ la etikaj principoj de internacieca pensado, indas citi ankaŭ la konkludon de la raporto de la Ligo de Nacioj, Esperanto kiel internacia helplingvo (1922):
Lingvo estas potenca forto, kaj la Ligo de Nacioj havas ĉian kaŭzon por observi kun aparta intereso la progreson de la Esperanto-Movado, kiu, se ĝi fariĝos pli disvastiĝinta, povos iam konduki al grandaj rezultoj el la vidpunkto de morala unueco de la mondo. (Esperanto en perspektivo, Rotterdam: UEA 1974, p.754.)
4. Esperanto kiel rimedo de edukado por internacieco
4.1. Kapablo komuniki kun aliaj homoj
Unu el la celoj de Unesko por la edukado por internacieco estas la kapablo komuniki kun aliaj. Ĝi postulas scipovi kaj la gepatran kaj fremdajn lingvojn. Ankaŭ en la finna prilerneja diskuto la instruado de fremdaj lingvoj estas kaŭzo de oftaj konfrontiĝoj. La instruado de lingvoj estas en krizo. Laŭ la ŝanĝoj sur la monda scenejo en diversaj periodoj diversaj lingvoj estis favorataj en lernejaj instruprogramoj. Nuntempe la angla okupas la unuan lokon, sed la publika opinio komencas maltrankviliĝi pri la pozicio de aliaj lingvoj.
Plej racie, praktike kaj egale estus instrui la internacian lingvon kiel la unuan fremdan lingvon por ĉiuj. (Verdire, paroli pri Esperanto kiel “fremda” lingvo sonas mem fremde!) La granda celo kompreneble devus esti, ke fine tio okazu en ĉiu lando. Apud Esperanto oni devuskrome povi laŭvole lerni tiujn naciajn lingvojn, kies rego dezirindas pro kulturaj, historiaj, ekonomiaj aŭ aliaj kialoj. Esperanto malfermus la pordon al la mondo, dum la scipovo de naciaj lingvoj ebligus pli funde konatiĝi kun proksimaj kulturoj. Pli poste mi traktos, kiel Esperanto senteble faciligas la lernadon de aliaj lingvoj kaj plibonigas rezultojn ankaŭ en aliajlernejaj fakoj, kiuj proksime rilatas al la edukado por internacieco.
Kapablo komuniki necesas, por ke ni povu ekscii, kion homo de alia kulturo scias, sentas kaj pensas, kaj por ke ni povu komuniki al li niajn proprajn sentojn. Kion havas por farikun tio neregulaj verboj de naciaj lingvoj, moviĝantaj akcentoj, gramatikaj genroj, esceptaj pluraloj kaj nekonsekvenca deklinacio? Tiuj arbitraj elementoj malhelpas spontane esprimi pensojn en fremda lingvo. Ili aldonas nenion al la konunikado, sed ili perturbas ĝin.
Esperanto malhavas arbitraĵojn. Tial eblas ekuzi ĝin libere jam en sufiĉe frua stadio de lernado. Ĉar la uzanto de Esperanto ne bezonas timi erarojn, kiujn kaŭzas la sennombraj esceptoj aŭ dirmanieroj rigidiĝintaj en la daŭro de jarcentoj, li povas esprimi sin libere kaj nature. La svisa psikologo Claude Piron komparas la stumbligilojn de naciaj lingvoj kun la dekretoj de mezepoka despoto. Esperanto kiel lingvo estas demokratia kaj ĝi plej bone realigas la celon de Unesko pri la alproprigo de la kapablo komuniki.
4.2. Internacieco ene de Esperanto
Kiel la lernado mem de Esperanto antaŭenigas internaciecon? Unue mi prilumos la aferon per unu-du ekzemploj pri tio, kiel la lingvo jam per si mem kontribuas al tio.
Kiel oni tradukas en Esperanton la finnan vorton etunimi? Same kiel la sveda förnamn kaj la germana Vorname ĝi laŭvorte signifas antaŭnomon. En Esperanto paroli pri antaŭnomo tamen povus kaŭzi miskomprenon, ĉar ekzemple hungaroj, ĉinoj kaj japanoj komprenas per ĝi familian nomon. Tial oni en Esperanto parolas pri persona nomo aŭ, se temas pri kristanoj, pri baptonomo. Aldone al tio, ke lige kun tiaj etaj leksikaj demandoj oni povas ricevi interesajn informojn pri aliaj kulturoj, oni samtempe lernas pri relativeco de aferoj. Tio estas grava elemento en la lernado de respekto al aliaj kulturoj.
Rekte en la kernan filozofion de Esperanto ni trafas, kiam ni serĉas ekvivalenton por lafinna esprimo Se on minulle täyttä hepreaa [Tio por mi estas plena hebreaĵo]. En Esperanto tamen la uzo de nomoj de popoloj aŭ iliaj lingvoj en malgraviga aŭ humiliga kunteksto ne povas havi lokon. Ekzemple, germano dirus en simila kazo: Das ist Chinesisch für mich [Tio estas ĉinaĵo por mi], aŭ: Das sind für mich böhmische Dörfer [Tio estas por mi bohemiaj vilaĝoj]. Simila estas la finna kiinalainen juttu [ĉinaĵo], pri kiu germano diras: Das kommt mir spanisch vor [Tio impresas min hispane] ktp., dum esperantisto diras: Tio estas volapukaĵo por mi, aludante al la propono de internacia lingvo, kiu antaŭis Esperanton kaj impresis – kaj skribe kaj parole – enigme kaj malestetike.
Tiuj ekzemploj montras, ke en Esperanto la egaleco de kulturoj kaj la respekto al ili estas mergitaj en la lingvo mem. Mi lasas ekster traktado, ke ankaŭ en ĝia strukturo realiĝas lainternacieca principo. Eblas mallonge diri, ke eĉ se ĝia vortaro baziĝas ĉefe sur hind-eŭropaj lingvoj, ĝia strukturo havas multe da komunaĵoj kun aliaj lingvogrupoj, ankaŭ kun finnugraj lingvoj.
El la vidpunkto de la edukado por internacieco, la internacieco en la lingva materialo de Esperanto havas unuavice latentan, kaŝitan efikon, dum senpere efikas tio, kiel ĝi estas instruata kaj kiajn eblojn ĝi malfermas, kiam ĝi estas regula studobjekto en lernejoj.
4.4. Lerneja instruado de Esperanto
Ĉar Esperanto ne estas lingvo de unu limigita kultura regiono, ankaŭ ĝia instruado ne estas perado de unu limigita kulturo. Se ni disponus pri lernolibro de Esperanto por finnaj bazaj lernejoj, ĝi enhavus tekstojn pri diversaj landoj, ĝia persongalerio estus internacia, ĝi havus kantojn kaj ludojn el diversaj anguloj de la mondo. Eĉ pli grave, infanoj povus tre rapide ekkorespondi internacie. Kie Esperanto estas lerneja fako, tio okazas jam en la unua semestro. Helpe de la densa internacia kontaktoreto de esperantistoj estas facile ĝemeliĝi kun lernejaj klasoj eĉ en malproksimaj landoj por interŝanĝi kun ili plej diversajn materialojn aŭ, ekzemple, redakti komunajn murgazetojn. Bonajn spertojn oni ricevis pri internaciaj someraj tendaroj kaj lernejoj de infanoj lernintaj Esperanton kaj pri la Internaciaj Infanaj Kongresetoj, kiuj okazas lige kun Universalaj Kongresoj.
La lerneja leĝaro de Finnlando ne permesas instrui Esperanton kiel oficialan lernejan fakon. Ĝi tamen povas esti temo de libervolaj lernejaj kluboj. Tiun eblon oni povus utiligi multe pli ol nun. Kiel gvidanto de Esperanto-klubo povus esti ankaŭ instruisto, kiu mem ankoraŭ estas komencanto, provante teni sin nur iom pli progresinta ol la klubanoj. La klubo povus nomiĝi “internacia klubo” aŭ simile, por emfazi, ke lingvoscio ne estas ĝia nura celo. Menciindas, ke la Esperanto-rondo de la elementa lernejo en Kaukovainio (Oulu), kiu funkciis ĝis antaŭ unu jaro, korespondis kun estonaj kaj italaj lernejanoj. Dum somera feriado kelkaj klubanoj vizitis siajn amikojn en Tallinn. Internacieco estis por la klubo reala praktiko. Novaj klubanoj daŭrigas nun la saman agadon, kies eduka signifo estas rimarkinda.
En diversaj landoj oni esploris, kiel la okupiĝo pri Esperanto efikas al la evoluo de la internacieca konscio de infanoj. Kadre de lerneja eksperimento, paralele okazinta en Bulgario,Hungario, Italio kaj Jugoslavio, oni esploris ankaŭ pri la direktoj de interesiĝo de la infanoj post la lernado de Esperanto. Inter diversaj alternativoj plej multe interesis ilin UN, Unesko, Unicef, Monda Nutraĵ-Organizo, Ruĝa Kruco kaj la internacia Esperanto-movado. Preskaŭ same popularaj estis geografio, literaturo kaj muziko, kiuj proksime ligiĝas al la edukado por internacieco.
En Okcidenta Germanio oni esploris, al kiuj landoj direktiĝis la interesiĝo de infanoj, kiuj lernis la anglan aŭ Esperanton kiel la unuan fremdan lingvon. La rezulto ne surprizas. La lernantoj de la angla interesiĝis pri Britio kaj Usono, dum la interesiĝo de la lernantoj de Esperanto distribuiĝis inter multaj landoj.
4.4. Internacieco kiel persona travivaĵo
Esperanto internaciigas ne nur infanojn sed ĉiujn, kiuj okupiĝas pri ĝi. En la civitanaj kaj laboristaj institutoj (“popoluniversitatoj”) kaj aliaj liberaj studrondoj la nombro de lernohoroj kutime estas relative malgranda. Tio, kiom da rezultoj la edukado por internacieco povas doni en ili, dependas ĉefe de la propra aktiveco de la studantoj. Grandan rolon tiam havas Esperanto-organizaĵoj, kiuj aranĝas ekzemple interŝanĝon de vizitantoj kaj diversajn eventojn, inter kiuj la plej elstara estas la ĉiujara Universala Kongreso, kiun organizas Universala Esperanto-Asocio (UEA). En Finnlando ĝi jam okazis en 1922 kaj 1969. La tutmonda delegita reto de UEA (2 225 individuoj en 71 landoj en 1982) estas je dispono de esperantistoj, ĉu por turismo ĉu por informiĝi pri alia lando, propra profesio, scienca fako aŭ io alia. Junaj Esperanto-vojaĝantoj disponas ankaŭ pri Pasporta Servo, reto de gastigantoj, kiuen 1982 proponis senpagan loĝigon ĉe 477 adresoj en 48 landoj.
Tamen, por alproprigi internaciecan pensmanieron ne necesas vojaĝi eksterlanden. PerEsperantaj gazetoj, literaturo kaj korespondado eblas disvolvi ĝin ankaŭ hejme. Malgraŭ grandaj malfacilaĵoj, kiujn eldonado kaj precipe surmerkatigo de Esperanto-libroj ankoraŭ alfrontas, ekz. dum la dujara periodo somero 1982 – somero 1984 aperis 82 beletraj tradukoj el 27 lingvoj. La nombro de titoloj evidente estas multe malpli granda ol en multaj naciaj lingvoj, sed rilate la nombron de devenlingvoj Esperanto superas eĉ plurajn grandajn lingvojn.Plej multe da tradukoj en tiu periodo estis faritaj el la japana (9 titoloj), el la ĉina (7), el la vjetnama (6) kaj el la brazila portugala (6). Krom tradukoj, samperiode aperis 32 romanoj, novelaroj aŭ poemaroj verkitaj de parolantoj de 15 malsamaj lingvoj rekte en Esperanto.
Por persono scipovanta Esperanton, internaciaj rilatoj ne estas slogano, sed persona travivaĵo, diras Werner Bormann. (Bona ŝanco, La Laguna: J. Régulo 1970, p.120.) Fremdaj landoj kaj popoloj ne estas senvivaj konceptoj el geografio aŭ amaskomunikiloj sed ligitaj kun multaj konataj vizaĝoj, homoj, kiujn oni mem renkontis aŭ kiuj fariĝis amikoj per korespondado. Ĉio ĉi estas konstruado de la komuneco celita de Freud. Pri la signifo de persona interkonatiĝo diras Konrad Lorenz (1903-1989):
La demagogo kompreneble tre bone konas la efikon de malfortigo de la agresemo pro persona konateco, kaj tial li konsekvence intencas, ke ĉiu kontakto inter unuopuloj de tiuj socioj, kiujn li volas teni en fidela malamikeco, estu malebligata. Ankaŭ la strategiulo scias, kiel danĝera estas ĉiu interfratiĝo inter la tranĉeoj por la atakemo de la soldatoj. (Citita de Bormann, p.120; orig. Konrad Lorenz: Das sogenannte Böse [La tiel nomata malbono], Wien 1963, p.389-390.)
Ne estas malfacile kompreni, kial diverskoloraj diktatoroj persekutis la movadon de la internacia lingvo. Hitler kaj Stalin malpermesis Esperanton kaj igis malliberigi kaj mortigi esperantistojn. Nur en 1972 oni permesis libere instrui Esperanton en Portugalio. Per tio la lingvo atingis gravan mejloŝtonon survoje al sia ekuzo en tutmonda skalo: ĝi ne plu estas malpermesita en iu lando.
4.5. Transfera efiko de Esperanto al aliaj lernofakoj
La celoj, kiujn Unesko starigis al la edukado por internacieco, inkluzivas internacian dimension je ĉiu nivelo de edukado. Tial estas interese konatiĝi kun la esplorrezultoj de la Paderborna Instituto por Kibernetiko pri la influo de la instruado de Esperanto al la lerno-atingoj ĉe aliaj fakoj.Parto de la observitaj infanoj lernis Esperanton en la 3-a kaj 4-a klasoj de la baza lernejo po 2 horojn semajne, sume 160 horojn (t.n. Sprachorientierungsunterricht; Lingvo-orientada instruado). La ceteraj infanoj ne lernis Esperanton. Komparante ambaŭ grupojn rilate la notojn pri geografio, gepatra lingvo, matematiko kaj angla lingvo fine de la unua kaj dua semestroj (resp. kristnaske kaj printempe) de la 5-a klaso, oni konstatis, ke la notoj de la Esperanto-lernantoj averaĝe klare superas tiujn de la alia grupo. Printempe la diferenco estis en ĉiu fako eĉ pli granda ol kristnaske. Pri geografio la averaĝa noto de la Esperanto-lernantoj estis je 0,32 pli bona kristnaske kaj je 0,43 pli bona printempe. Tion kaŭzis la kresko de la interesiĝo pri fremdaj landoj kaj kulturoj. Ĉe la gepatra lingvo la diferenco estis 0,30 krist-naske kaj 0,39 printempe. Tio rezultis el la lingva klareco de Esperanto, kiu helpas kompreni la funkciadon de la lingvo ĝenerale. Krome, sperti internaciecon plifortigas aprezon de la propraj lingvo kaj kulturo kiel unika parto en granda tutaĵo. Ĉe matematiko la diferenco estis 0,13 kristnaske kaj 0,50 printempe – la konsekvenceco de Esperanto akcelas logikan pensadon. Ĉe la angla la diferenco estis 0,28 kristnaske kaj 0,72 printempe. Temas pri tio, ke la rapida progreso en la lernado de Esperanto kontribuas al pozitiva sinteno al lingvolernado ĝenerale. (En la germana skalo la plej bona noto estas 1, la plej malbona 6.)
Esploroj pri tio, kiel la lernado de Esperanto akcelas la lernadon de aliaj fremdaj lingvoj, faritaj sub la gvido de prof. István Szerdahelyi de la Universitato de Budapeŝto, estas aparte interesaj por ni finnoj, ĉar la observitaj lernantoj estas niaj lingvaj parencoj. Laŭ profesoro Szerdahelyi antaŭa lernado de Esperanto reduktas la tempon bezonatan por atingi la celitan lernorezulton en la dua fremda lingvo averaĝe 25% kaze de la rusa, 30% kaze de la germana, 40% kaze de la angla kaj 50% kaze de la franca. Se la tuta dumlerneja nombro da horoj por fremda lingvo estas 1000, helpe de Esperanto eblus redukti ĝin per 250 horoj ĉe la rusa, per 300 ĉe la germana, per 400 ĉe la angla kaj per 500, t.e. per duono, ĉe la franca – kaj tamen atingi la saman rezulton. Kaze de ĉiu lingvo la ŝparo estas pli granda ol la tempo bezonata poratingi bonan kapablon de Esperanto, nome 160-200 horoj. Ĉi tie do aparte realiĝus la ŝparo de energio aŭgurita de Lejbnico. La tempan ŝparon oni povus uzi favore al lecionoj de aliaj fakoj.
En la gimnazio de Somero okazis eksperimento pri Esperanto-instruado en la periodo 1958-1963. Unu klaso eklernis la germanan lingvon tuj en la unua jaro, dum paralela klaso lernis Esperanton dum sama nombro da horoj. En la dua jaro ankaŭ la Esperanto-klaso ekstudis la germanan. Krome, ekde la dua jaro la lecionoj de geografio okazis en Esperanto. (La instruisto de geografio estis eksterlandano – interesa ebleco el la vidpunkto de la edukado por internacieco!) Fine de la eksperimento la lerneja konsilisto Olli Sampola inspektis la atingitajn rezultojn. Li konstatis, ke la lernintoj de Esperanto estas pli kapablaj ankaŭ pri la germana lingvo ol la klaso, kiu ne lernis Esperanton. Fine de sia raporto li konkludis:
Mi opinias ebla, ke la relative rapida progreso en la lernado de Esperanto donas al juna lernanto entreprenemon kaj memfidon kaj tiel akcelas estiĝon de pozitiva sinteno al la lernado de lingvoj ĝenerale. (Esperanta Finnlando 1963:8, p.57.)
Science gviditaj esploroj en Okcidenta Germanio kaj Hungario konfirmas la takson, kiun surbaze de sia ĝenerala impreso faris la lerneja konsilisto Sampola, sed ili krome aldonas, ke la transfera efiko de antaŭa Esperanto-instruado etendiĝas al aliaj lernejaj fakoj.
5. Interkompreno – fido
Instruado de Esperanto estas do pravigebla, eĉ se oni ne ligus kun ĝi la humanisman aspekton de la edukado por internacieco. Laŭbezone oni povas kalkuli la profiton pro Esperanto en markoj, horoj kaj procentoj. Kiu tamen per Esperanto spertis internaciecon kiel vivantan praktikon, tiu ne povas ne emfazi la humanismajn valorojn, kiujn Esperanto antaŭenigas. En la fino ili gravas pli ol markoj, rubloj kaj dolaroj. En 1937, kvin jarojn antaŭ ol esti murdita en la koncentrejo Treblinka, Lidja Zamenhof, filino de d-ro L.L. Zamenhof, diris en la internacia kongreso “Esperanto en la moderna vivo” en Parizo:
Tamen la ĉefa celo de la lingvo internacia estas ne nur fari la vivon pli oportuna, pli praktika, eĉ pli bela sed – antaŭ ĉio – pli bona. Ni scias, ke la lingvo internacia mem ne farosel homoj anĝelojn. Ĝi ne solvos mem la demandojn pri merkatoj, teritoriaj bazoj, kolonioj, armeoj ktp. Sed ĝi helpos al la popoloj kompreni unu la alian. Donante la komprenon, ĝi interproksimigos la homojn kaj grandigos la fidon inter ili. Ĉu la homaro ne suferas hodiaŭ pro manko de fido? Kio alia ol manko de fido igas la naciojn armi sin ĝis la dentoj? Kio alia povus pli efike prepari ilin al senarmiĝo, ol grandigo de la fido? Kio pli kreskigos la fidon ol interkompreno? Kio estas pli necesa por interkompreno, ol lingvo komuna? (Lidja Zamenhof: Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj. Antverpeno: Flanda Esperanto-Ligo 2009, p.220.)
Samteme:
https://bulleristo.org/1999/12/20/kulturi-per-lingvo-la-pacon/