Erik Ahlman pri internacia lingvo

Esperanta Finnlando 1983:2

Erik Ahlman (1892-1952) estas unu el la plej elstaraj finnaj filozofoj. Li estis profesoro ĉe la Pedagogia Altlernejo de Jyväskylä en la jaroj 1935-48 kaj rektoro 1944-48. Poste li estis profesoro pri praktika filozofio ĉe la Universitato de Helsinki ĝis sia tro frua morto. La postaj filozofiaj modoj ne favoris lin, sed la lastatempa ekinteresiĝo pri humanismaj temoj ŝajnas restarigi lian reputacion de grava pensulo. Al tiu renesanco ĉirkaŭ Ahlman ĉefe kontribuis Sven Krohn kaj Reijo Wilenius kune kun siaj lernantoj. Rezulte de tio estis reeldonitaj liaj Kulttuurin perustekijöitä [Fundamentoj de la kulturo; 1939] kaj Ihmisen probleemi [La problemo de la homo; 1953], kiujn mi volonte rekomendas al ĉiuj legantoj de EF. La unue menciita estas aparte interesa por ni, ĉar en ĝi prof. Ahlman dufoje traktas la demandon de internacia lingvo. Por ke ankaŭ eksterlandaj legantoj povu konatiĝi kun ili, mi sube redonas tiujn partojn de la libro en Esperanta traduko.

Sur la paĝo 66 Ahlman diskutas la internacilingvan problemon lige kun la multobligado de kulturaj kaj sciencaj verkoj. En la scienco la multobligado okazas ĉefe per presado. Nun ni donu la parolon al Ahlman (notu, ke la verko aperis en 1939):

La eldonado de sciencaj verkoj malofte estas ekonomie profitiga. La disvendo ne estas sufiĉe granda. Tial oni ofte bezonas subtenon flanke de ŝtatoj, fondusoj, k.c., kaj okaze de nericevo de subvencio verko povas resti neeldonita, kion devis sperti tre elsaraj verkoj en Germanio post la mondmilito.

Eĉ nur el tiu ĉi vidpunkto povus esti bone, se la scienco povus apliki unu solan lingvon, kiu estus uzata en porinternaciaj publikaĵoj. Ĉe ni en Finnlando tiaj ĉi verkoj nuntempe estas eldonataj ĉefe germane, angle aŭ france. Multlingveco kompreneble estas malavantaĝo. La scienco devus disponi pri nur unu lingvo. Sed pri kiu? Dum la mezepoko la scienca lingvo estis, kiel ni scias, la latina. El tio rezultis, ke en la tiamaj cirkonstancoj, kiel ajn malfacilaj multrilate, pri la skribitaĵoj eksciis ĉiu, apartenanta al la okcidenta kultura sfero. Starigante tre altajn postulojn al la uzata lingvoformo de la latina, la humanismo siaflanke antaŭenpuŝis la ekuzon de naciaj lingvoj. Sekve, la diversflankaj scienculoj apartiĝis unu de aliaj, eĉ se la presarto plifaciligis alproprigi kaj distribui la verkojn. Naciisma fiero kaŭzas, ke la popoloj ne volas cedi en la scienco sian propran lingvon favore al tiu de alia lando. En kongresoj oni eĉ prezentas novajn postulojn el naciisma starpunkto.

Sur tiu ĉi fono estas kompreneble, ke ekestis la ideo krei artefaritan lingvon, kiu povus esti uzata en sciencaj publikaĵoj kaj kunvenoj. Ĝi estus neŭtrala. Multaj proponoj jam estas faritaj, sed neniu el ili montriĝis vivkapabla. Mi trovas tamen ne malebla, ke la praktika problemo de la scienca lingvo havos ĝenerale kontentigan solvon post la plivastiĝinta interrilatado de la orientaj popoloj kun la eŭropa-usona scienco.

En la ĉapitro Rimedoj de la komunikado Ahlman denove tuŝas la temon, ĉi-foje pli detale (p.158-160);

Sur la kampo de komunikadaj same kiel de aliaj rimedoj ekzistas strebado al universaleco, tio signifas, ke la sama rimedotipo estu adoptita ĉie en la mondo. Iagrade tiuj celadoj jam plenumiĝis. Ekzistas internacia sistemo de navigaciaj signoj, kiujn la ŝipoj uzas ĉe surmara danĝero aŭ por komuniki aliajn sciigojn. Ĝi funkcias per optikaj signoj (ekz. per flagoj) aŭ per akustikaj (per fajfo, sonorado, kanonpafo). Krome, ekzistas internaciaj signoj por aŭtomobilistoj pri danĝeraj vojkurbiĝoj, haltejoj, ktp.

Mi jam antaŭe menciis, ke ekzistas certaj ideogramoj, ĝenerale aplikataj, kiel la ciferoj kaj aliaj matematikaj simboloj; krome, apartenas al ili la simboloj por kemiaj elementoj kaj kombinoj.

La ideo de universala lingvo, t.e. internacia helplingvo, ankoraŭ ne estas efektivigebla, malgraŭ centoj da provoj. Komence oni pensis pri sistemo de ideografiaj signoj, kiuj esprimu la konceptojn per optikaj signoj, por ke ĉiu povu legi ilin en sia propra lingvo (t.n. pazigrafio). Postaj sistemoj estas bazitaj sur la samaj principoj kiel la naturaj lingvoj. Ili do celas esti kaj parolataj kaj skribataj. La plej atentindaj projektoj estas Esperanto, Ido, Latino sine flexione, Occidental kaj Novial. Ili ĉiuj estas t.n. aposterioraj helplingvoj, t.e. ilia vortaro estas ĉerpita el naturaj (ĉefe romanidaj kaj ĝermanaj) lingvoj. Estas notinde, ke la lastatempaj projektoj tre similas unu al la aliaj, tiel ke oni ŝajnas proksimiĝi al ia ideala tipo. Ĉiam pli evidentas ankaŭ tio, kia devas esti la strukturo de celkonforma internacia helplingvo. Ĝia vortaro devas esti bazita sur la plej multe parolataj lingvoj kaj ties komunaj, plej ofte aperantaj vortradikoj; ĝi devas konsisti el vortoj plej facile elparoleblaj; la plej oftaj vortoj devas esti kiel eble plej mallongaj; la skribo devas esti foneika; la signifo de la vortoj devas esti kiel eble plej preciza; ĝia gramatika strukturo devas esti analiza.

Estas evidente, ke la enkonduko de internacia helplingvo ege plifaciligus la interhoman komunikadon sur multaj kampoj: en komerco, trafiko, turismo kaj spirita kulturo, precipe en la scienco. Ĝi ŝparus multe da energio, kiu estus liberigita por aliaj celoj, kaj ĝi interproksimigus la popolojn. (Leibniz antaŭvidis, ke triono de energio estus ŝparita.) En la nuna epoko de vigla trafiko, radiofonio kaj sonfilmo la bezono de tia lingvo fariĝis ĉiam pli sentebla. Oni povas diri preskaŭ certe, ke la enkonduko de internacia helplingvo foje realiĝos, ĉar tio estas necesaĵo de la evoluo; kiel baldaŭ, nur pri tio temas. La fakto, ke la metra sistemo ankoraŭ ne disvastiĝis ĉien, supozigas, ke ĝi ne realiĝos en tre proksima estonteco. La nuna plifortiĝo de naciismo siaflanke bremsas la antaŭeniron de la ideo de internacia lingvo.

Erik Ahlman evidente ne komprenis la veran pozicion de Esperanto inter la diversaj projektoj. Tio estas pardoninda, ĉar ja en la 30-aj jaroj certaj projektoj ankoraŭ havis ioman movadon ĉirkaŭ si. Pli gravas, ke Ahlman bonege komprenis la neceson de internacia lingvo kaj estis optimisto rilate ĝian finan akceptiĝon. Liaj vortoj montras, ke laŭ li la estonta lingvo internacia ne povas esti iu el la naciaj lingvoj, sed ĝi estos neŭtrala planlingvo. En sia junaĝa verko Arvojen ja välineiden maailma [La mondo de valoroj kaj rimedoj], aperinta en 1920, li jam aludis al la temo, sed tiam lia opinio ankoraŭ estis necerta. La 28-jara Ahlman skribis (p.81 de la dua eldono de 1967):

La universaleca tendenco de la rimedoj eble rezultigos, ke fine oni disponos pri ĝenerale uzata mondlingvo, ĉu pri artefarita ĉu pri iu el la historie ekzistantaj. Provizore la valorprijuĝoj bremsas la estiĝon de komuna lingvo.

Mi ne trafis aliajn dokumentojn pri la pri-internacilingva okupiĝo de Ahlman. Lia senkondiĉa decidiĝo por la afero rajtigas tamen supozi, ke diligenta serĉanto povus ion trovi en liaj artikoloj, intervjuoj, k.s. Eble iu samtempulo, eble eĉ iama lernanto de Erik Ahlman ion scias ĉi-rilate?

Verŝajne Ahlman ne scipovis iun el la projektoj, menciitaj de li. Mi jam diris, ke la fakta situacio en la internadilingva movado ŝajne estis al li nesufiĉe konata. Kial? Ja la Esperanto-movado de nia lando ankaŭ tiutempe klare superis la forton de la aliaj. Ahlman ne povis ne informiĝi ekz. pri la Universala Kongreso de 1922 en Helsinki, la unua granda internacia kunveno ĉe ni entute.

Malhavante iajn dokumentojn mi tamen kredas, ke oni rajtas parte respondi al tiu “kial’ helpe de nura rezonado. Eble la aŭtoritata Otto Jespersen kulpas pri ĉio. Erik Ahlman nome doktoriĝis pri lingvistika temo – pri la latina – kaj nur poste li dediĉis sin al filozofio. Tio per si mem multe klarigas lian okupiĝon pri internacia lingvo. Eble la lingvista fono rezultigis ankaŭ tion, ke li iom troigis la teknikan perfektigon de la projektoj kaj tiel neglektis la socian flankon, pri kiu li tamen skribis bonegajn liniojn. Kaj la lingvisteco certe igis lin respekti la opinion de Jespersen. Ni notu, ke la verko La internadia lingvo de Jespersen aperis en 1931 ankaŭ en la finna traduko de Joel Vilkki. Ke Ahlman ĝin konis, evidentas, ĉar ĝi aperis en tre prestiĝa eldonserio. Eble el tiu ĉi verko li ĉerpis multon de siaj opinioj pri la tiamaj projektoj. (Post kritiko de aliaj ĝi enkondukas en Novialon.) Interesa estas la antaŭvido de Ahlman, ke la fina venko de la internacia lingvo ligiĝas al la ekrilatiĝo de la orientaj popoloj kun la altevoluinta okcidenta scienco. Ĝuste la gravecon de Esperanto por sciencaj celoj emfazas niaj triamondaj samideanoj, plej laŭte en Ĉinio kaj Irano. Tio ĉi ne estas sola pruvo pri la akrevido de Ahlman, ĉar li havis tre modernajn ideojn ankaŭ ekz. pri mediprotektado.

* * *

Aldono 18 okt. 09:

Plian mencion de Erik Ahlman pri internacia lingvo mi trovis en la artikolo Kieli ja puhe [Lingvo kaj parolo] en Virittäjä, revuo pri la finna lingvo, 1928, p.156-162. En ĝi li defendas Ferdinand de Saussure kontraŭ Otto Jespersen, kiu opiniis lian distingon inter lingvo kaj parolo mistikisma konfuzo. La lasta alineo de la artikolo tekstas:

Indas fine mencii, ke Jespersen mem ĵus kreis la artefaritan lingvon Novial. Tiu provo, pli ol io alia, atestas kontraŭ lia opinio, ke ne ekzistas principa distingo inter lingvo kaj parolo. Ĉi tie ja ekzistas “lingvo” sed ankoraŭ ne “parolo”. Kiel oni povas tiam aserti, ke lingvo estas nenio alia ol parolo?

Vastaa

Täytä tietosi alle tai klikkaa kuvaketta kirjautuaksesi sisään:

WordPress.com-logo

Olet kommentoimassa WordPress.com -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Twitter-kuva

Olet kommentoimassa Twitter -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Facebook-kuva

Olet kommentoimassa Facebook -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Muodostetaan yhteyttä palveluun %s

%d bloggaajaa tykkää tästä: