Originale verkita en la finna kaj eldonita de la Urba Biblioteko de Oulu lige kun la ekspozicio pri la Esperanto-literaturo en decembro 1984.
La literaturo de Esperanto estas unu el la plej disvastiĝintaj en la mondo rilate la aŭtorojn kaj la legantojn sed samtempe unu el la plej nekonataj. Ofte oni eĉ neas, ke ĝi entute povas ekzisti, interalie pro tio, ke Esperanto malhavas propran popolon. Sekve ĝi ne povus havi propran literaturon, ja literaturo estas antaŭ ĉio socia fenomeno. Esperanto tamen havas sian propran socian portanton, nome la internacian komunumon de siaj parolantoj, la Esperanto-movadon. Dum apenaŭ cent jaroj ĝi kreis multfacetan kulturon, kies centra parto estas la literaturo.
La pozicio de Esperanto-verkisto estas multe pli malfacila ol tiu de nacilingva verkisto. La legantaro troviĝas dise tra la mondo, kio multe malfaciligas la distribuadon de libroj. Sekve la eldonkvantoj restas malgrandaj (kutime 500 ĝis 2000) kaj plej ofte la verkisto ricevas eĉ ne simbolan honorarion.
Kial Esperante verkantaj aŭtoroj tamen ekzistas, eĉ multaj? István Nemere, kiu verkas kaj hungare kaj Esperante, aludas al la unikeco de la internacia lingvo: la verkisto povas alparoli tutmondan publikon per sia propra voĉo anstataŭ tiu de tradukisto. La Esperanta literaturo troviĝas sur propra tereno ĝuste kiam ĝi traktas universalajn temojn, ekz. Nemere mem la problemon de morala respondeco de la homo kaj aliaj demandojn de humanismo, milito kaj paco kaj de socia justeco, kiuj dekomence estis proksimaj al la movado por internacia lingvo.
La Esperanta literaturo ekestis jam en la unua lernolibro de la lingvo en 1887, en kiu L.L. Zamenhof inkluzivis du originalajn poemojn kaj tradukon el Heine. Zamenhof kreis fundamenton por sia lingvo per vasta tradukprogramo, kies plej elstara atingo estis Hamleto (1894) de Ŝekspiro.
La komenca periodo de la Esperanto-literaturo ĝis la jaro 1921 estas nomata periodo de primitiva romantikismo (W. Auld), kiun karakaterizis naiveco kaj teknika plumpeco. La plej ofta temo estis la lingvo mem, laŭdata kiel miraklofara. La naiveco respegulis la realan pensadon de tiutempaj esperantistoj, pro kio ĝi konvenis por plifirmigi ilian senton de kunaparteno. Tiel tiu ”folklora” periodo antaŭenigis la kreiĝon de komunumo, kiun la lingvo kaj literaturo bezonis. Tio estas ĝia plej grava merito. En tiu senco eblas trovi por ĝi komunaĵojn en la historio de naciaj literaturoj.
La ĉefa atingaĵo de la komenca periodo estis la kolekto Tra l’silento (1912) de la sviso Edmond Privat kun delikataj poemoj de junulo pri amo kaj morto. La ĉeĥo Stanislav Schulhof distingiĝas per kritika voĉo. Li pritraktis en sia poezio dilemojn de esperantisto-intelektulo: kial dediĉi sin al neaprecata afero, dum eblus krei sian karieron pli konvencie. (Unu el liaj poemoj estis komponita de Heikki Klemetti[1].)
La prozo de la komenca periodo estas sensignifa distraĵo krom la socialisma-teozofia Mars-utopio Nova sento (1915) de la anglo Tagulo (t.e. H. Hyams). Prozo ankoraŭ suferis de tio, ke la uzo de Esperanto kiel parola lingvo ne estis tre ofta.
Nova periodo komenciĝis per la poemaro Mondo kaj koro (1921) de la hungaro Kálmán Kalocsay. Li aperigis ankaŭ aliajn originalajn kolektojn, el kiuj la plej grava estis Streĉita kordo (1931). Precipe ampleksa tamen estas lia traduka produktado, kiun kronis la antologio de la monda poezio Tutmonda sonoro (1981). La poemoj de Kalocsay estas ”indaj al la eŭropaj tradicioj – romantikaj sed kun la salo de maturaj ironio kaj realismo, kun tiu vireca forto kaj viva drasteco ofte trovebla en la hungara poezio” (M. Boulton). Kalocsay estis majstro de formo, teknike perfekta. Kun la franco Gaston Waringhien li aperigis en 1931 Parnasa gvidlibro, kiu fariĝis la biblio de poetoj kaj celtabulo de posta ribelo.
Dum Kalocsay estis respektata, lia samlandano Julio Baghy estis amata Esperanto-aŭtoro. La verkaron de Baghy karakterizas viveco de la lingvo kaj natureco de dialogoj sed ankaŭ supraĵeco kaj neellaboriteco, pro kio nur parto de ĝi rezistas tempon. Lia plej granda merito estas, ke kiel aŭtentika interpretanto de la nebula humanismo de esperantistoj de sia tempo li sukcese instigis amasan legadon kaj sekve li fariĝis ”post Zamenhof, la dua fondinto de la Esperanto-literaturo” (V. Benczik).
Kalocsay kaj Baghy redaktis la revuon Literatura Mondo, kiu elpelis diletantismon el la Esperanta beletro. Ĝi surfacigis multajn novajn aŭtorojn kaj ĝia eldonejo publikigis nur kvalitajn verkojn. Inter la novaj poetoj lanĉitaj de ĝi menciindas la plej grava Esperanta priskribanto de naturo, la estonino Hilda Dresen (Norda naturo, 1967) kaj ŝia samlandano Hendrik Adamson, ĉe kiu senespero kaj ironio alternas kun amo kaj optimismo (Vesperkanto, 1967). La hungaro Lajos Tárkony (Soifo, 1964) estis aŭtentika estetikulo kaj akrevida literaturkritikisto. La ruso Nikolao Hohlov (La tajdo, 1928) havis kiel moton ”muziko antaŭ ĉio” kaj li estas ankaŭ unu el la plej muzikecaj poetoj de Esperanto.
Ekster la Budapeŝta skolo staris la ruso Eŭgeno Miĥalski. Li volis rompi ĉiujn formojn kaj lia eksperimentemo iĝas foje ĝena. Lia skalo etendiĝas de delikata erotikeco ĝis fajra revoluciismo. Liaj ĉefaj kolektoj estas Prologo (1929) kaj Fajro kuracas (1932).
Apud la ”socia grimaco” Hura! (1930) de Baghy la plej elstaraj romanoj de la periodo estas la stalinismo-kritika Metropoliteno (1933) de la sovetiano Vladimir Varankin kaj la realisma priskribo de kamparo Homoj sur la tero (1932) de la svedo Stellan Engholm, gajninto de la romankonkurso de Literatura Mondo. Mr. Tot aĉetas mil okulojn (1931) de la polo Jean Forge estas streĉa rakonto pri kontrolsocio situigita en hotelo. Ĝi krome estas la sola filmita Esperanto-romano (Mil okuloj de D-ro Mabuse de Fritz Lang; 1960).
Nova turnopunkto estas la jaro 1952, kiam William Auld, John S. Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti lanĉis sian komunan kolekton Kvaropo. Auld estas la ĉefprotagonisto de la literaturo de pasintaj jardekoj. Li esprimas plej klare la idean maturiĝon de la Esperanto-movado. Kiel ĉefajn karakterizajn trajtojn de la ”novtipa, moderna esperantismo”, fondita de li, Benczik vidas ”interalie strebadon por socia justeco, malfermitecon por novaj ideoj kaj maksimuman toleremon koncerne opiniojn de aliaj personoj, ĝissange veran internaciismon kaj senkondiĉan respekton al la racio”.
Preskaŭ la statuson de nacia epopeo ricevis La infana raso (1956) de Auld, filozofia poezia esploro pri la pozicio kaj tasko de la homo. Ĉe Auld formo estas submetita al enhavo, male ol ĉe Kalocsay, en kio li estis influita antaŭ ĉio de T.S. Eliot. Lia mesaĝo estas, ke la homo estas ankoraŭ infano, evoluanta ja, sed la celon de sia ekzistado li neniam povos atingi.
La optimismo de Auld estas mala al la romano Vojaĝo al Kazohinio (1958) de la hungaro Sándor Szathmári. Ĝi estas rakonto pri la vojaĝo de nuntempa Gulivero al lando de perfektaj homoj kaj al alia, kie ĉiuj homaj neraciaĵoj estas kondukitaj ĝis absurdo. Szathmári plu disvolvis sian filozofion en la novelaro Maŝinmondo (1964), en kiu la homo estas kondamnita je pereo, kio estas sigelita jam en lia biologia bazo.
En 1977 de Francis aperis La granda kaldrono, konsiderata la plej alta atingo de la Esperanta romano. Ĝi rakontas pri la sorto de du familioj en la du mondmilitoj. Ĝia mondpercepto estas kosma: la homo estas ereto de la kosmo kaj li ne regas super sia destino. La romano estas forte kontraŭmilita simile al Kiel akvo de l’rivero (1963) de la franco Raymond Schwartz, kies roluloj same trairas ambaŭ militojn. Militan fonon havas ankaŭ Sur kampo granita (1983) de István Nemere. En ĝi iama nazia oficiro luktas kun si mem pri tio, ĉu li povos kvitiĝi pri sia krimo kaj kiel.
Ankaŭ la Esperanto-movado estas scenejo de romanoj. De la hungaro Emba (t.e. Imre Baranyai) aperis en 1936 Maria kaj la grupo, kiu vive desegnas diversajn tipoj de esperantistoj. Kiuj semas plorante (1984) de la hungarino Eva Tófalvi kaj la slovako Oldřich Kníchal rakontas pri faŝisto, kiu lernas Esperanton por povi spioni ĝiajn adeptojn. La Litomiŝla tombejo (1981) de la ĉeĥo Karolo Piĉ estas vi-forma aŭtobiografia verko, stampita de fremdiĝo, angoro kaj memkompato. Ĝi estas lingve brila sed eĉ tro eksperimenta, pro kio nur malmultaj kapablas ĝui ĝin. Aŭtobiografia estas ankaŭ Ombro sur interna pejzaĝo (1984) de la kroatino Spomenka Ŝtimec, priskribanta la animstatojn de virino ĉe disfalo de la geedzeco kun alilanda esperantisto.
Kvaropo estis la unua libro lanĉita de la eldonejo Stafeto el Kanarioj. En la postmilita periodo Stafeto havis same centran rolon kiel Literatura Mondo antaŭ la milito. Ĝi surscenigis aŭtorojn kiel la islandanon Baldur Ragnarsson (Ŝtupoj sen nomo, 1959), la sudafrikanon Edwin de Kock (Ombroj de la kvara dimensio, 1961) kaj la anglinon Marjorie Boulton (Kontralte, 1955), la plej grandajn postmilitajn poetojn apud la kvaropanoj. Aliaj signifaj nomoj de Stafeto estas la dano Poul Thorsen (Sen paraŝuto, 1964), la ĉeĥino Eli Urbanová (Nur tri kolorojn, 1960) kaj la japano Miyamoto Masao (Invit’ al japanesko, 1971). De Miyamoto aperis krome la aŭtobiografia romano Naskitaj sur la ruino (1976) kaj li iĝis konata ankaŭ kiel kritikisto kaj eseisto (Sarkasme kaj entuziasme, 1979) kaj kiel tradukinto.
Teatraĵoj estas tre malforte reprezentataj en la Esperanta beletro. La ĉefaj aŭtoroj estas Baghy (Sonĝe sub pomarbo, 1958), Boulton (Virino ĉe la landlimo, 1959), la brazilano Geraldo Mattos (Ivan la Sesa, 1953), la brito J.D. Applebaum (Jozefo, 1957) kaj la bulgaro Julian Modest, kies Ni vivos (1983) temas pri la sorto de la Zamenhofa familio en la Varsovia geto.
La kontribuo de finnoj al la Esperanto-literaturo ne estas signifa. Tamen, jam je la jarcentoŝanĝo aperis Magnus Nordensvan el Kuopio, kies rakontoj estis publikigitaj en Esperanto-gazetoj. Nino Runeberg, nepo de la nacia poeto J.L. Runeberg, tradukis kaj iomete verkis originale. Ankaŭ Vilho Setälä, la ĉefa protagonisto de Esperanto en la lando, verkis kelkajn poemojn kaj rakontojn. La plej grava estas la Iisalmi-ano Reino Eriksson, kiu eldonis la poemarojn La ŝtona testamento (1981) kaj Lulkanto al la tempo turmentata (1984) dulingve en Esperanto kaj la finna. De Eija Salovaara, naskiĝinta en Oulu, aperis Kie boacoj vagadas (1967), rakontaro pri Laponio. Martti Putaala, ĵurnalisto de la gazeto Kaleva en Oulu, verkis poemojn kaj rakontojn, dise aperintajn en gazetoj.
[1] Heikki Klemetti (1876-1953), finna komponisto, kritikisto kaj korusestro.
Samteme: https://bulleristo.org/2021/04/21/la-nekonata-esperanto-literaturo/