Originale aperis en la finna lingvo en la tagĵurnalo Kaleva la 27-an de decembrio 1984.
La 15-an de decembro pasis 125 jaroj de la naskiĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto.
Zamenhof publikigis la unuan lernolibron de Esperanto en 1887 en Varsovio, do la lingvo baldaŭ 100-jariĝos. Ĝia literaturo havas la saman aĝon. Ĝi naskiĝis samtempe kun la lingvo, ĉar jam en sia unua lernolibro Zamenhof inkluzivis du poemojn verkitajn en Esperanto kaj unu tradukitan el Heine.
Inter multaj planlingvaj projektoj Esperanto estas la sola, kiu efektive fariĝis vivanta lingvo. Ĝi havas propran kulturon, en kiu literaturo havas la plej gravan lokon. Literaturo havas por Esperanto eĉ pli grandan signifon ol por naciaj lingvoj, ĉar Esperanto plu estas unuavice skriba lingvo.
”Poezio kreis Esperanton”
Ke Zamenhof en sia unua lernolibro ”fianĉigis Esperanton al poezio”, kiel diris Kálmán Kalocsay, la plej grava figuro de la Esperanta poezio, estis grava faktoro por la sukceso de la lingvo. La proponintoj de internaciaj lingvoj kutime ne trovis necesa la eblecon krei beletron en tia lingvo. Oni atendis, ke planlingvo servu al ĉiutaga uzo kaj al la bezonoj de komerco kaj scienco. Zamenhof siavice postulis de sia lingvo, ke ĝi estu ne simple kodo sed plenformta lingvo.
Zamenhof realigis sian principon per ampleksa tradukprogramo. Li prenis por traduki ĉefverkojn de la mondliteraturo, kies lingvaĵo prezentis grandan defion al la novulo. Tiu solvo estis ĝusta, ĉar danke al ĝi Esperanto rapide evoluis al esprimilo ne malpli valora ol naciaj lingvoj. Kalocsay tial diris, ke ĝuste ”per poezio Zamenhof kreis Esperanton”.
Tradukliteraturo havis longe prioritaton. Inter la propraj tradukoj de Zamenhof la plej grava estis Hamleto, kiu fariĝis unu el la plej multe eldonitaj Esperanto-libroj. Li tradukis ankaŭ verkojn de Goethe, Schiller, Moliere, Gogol, H.C. Andersen kaj la Malnovan Testamenton. Esence grava por la lingvo fariĝis lia Proverbaro – Zamenhof pensis, ke kulturlingvo devas havi sian tradicion de proverboj.
Ankaŭ aliaj gvidaj tradukistoj de tiu tempo aperis en Pollando. La nomon de la patro de la Esperanta poezio ricevis Antoni Grabowski, kies lingvaĵo en la traduko de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz (1921) daŭre impresas per sia freŝeco. Kiel la patro de la Esperanta stilo estas nomata Kazimierz Bein, kies klaran lingvon oni ankoraŭ nun trovas ekzemplo de bona Esperanto. Lia plej grava traduko estas tiu de la romano La faraono de Bolesław Prus (1907).
Ponto inter kulturoj
Per tradukoj oni celis ne nur evoluigi la lingvon. Jam de longe ili ank aŭ ne plu havas tiun taskon, sed Esperanto evoluas simile kiel aliaj lingvoj. Tradukoj tamen ĉiam havos gravan rolon en Esperanto, ĉar unu el la taskoj de internacia lingvo estas akceli internacian kulturan interŝanĝon.
En la Esperanto-literaturo okulfrapas la populareco de multaj malgrandaj aŭ malmulte konataj literaturoj. Pere de Esperanta traduko ankaŭ finno povas konatiĝi ekz. kun bulgara, vjetnama aŭ japana literaturo pli funde ol pere de la finna lingvo. Tiurilate Esperanto estas eĉ pli utila ol t.n. grandaj mondlingvoj, kies tradukpolitiko estas sufiĉe unuflanka.
Ankaŭ finnaj literaturaĵoj estis tradukitaj, eĉ se relative malmulte. La traduko de Kalevala fare de la ĵus forpasinta Johan Leppäkoski estas ĝenerale kalkulata al la pintoj de la Esperanta tradukliteraturo; ekz. Björn Collinder, ĝia tradukinto en la svedan, trovas ĝin la plej bona inter ĉiuj ĝiaj tradukoj. La Esperanta traduko aperis en 1964 kaj estos reeldonita venontjare.
Esperanto servas ankaŭ kiel traduka pontolingvo. Ekz. Johano la Brava de Sándor Petőfi estis tradukita en la ĉinan el la Esperanta traduko de Kalocsay kaj La faraono de Prus en la mongolan.
Same kiel aliaj lingvoj, Esperanto havas propran originalan literaturon. La mondmilitoj dividas ĝian evoluon en tri stadiojn, el kiuj la unuajn du karakterizas la superrego de poezio. Prozo ekevoluis pli forte nur en la 70-aj jaroj.
La poezio de la komenca periodo estas arte malpli valora. Lingve kaj teknike ĝi estis plumpa, sed ĝi havis la gravan taskon plifirmigi la kunapartenon de esperantistoj. La unuaj esperantistoj ĉerpis entuziasmon el naiva fido je ĉiopoveco de sia lingvo por unuigi la homaron kaj forigi la militojn. Poezio esprimis tiun ideologion kaj samtempe antaŭenigis la forimiĝon de esperantistoj al integra komunumo. Tio estis necesa por la lingvo, ĉar sen socia bazo lingvo ne povus vivi.
La papo de Budapeŝto
En 1921 publikigis sian unuan kolekton la hungaro Kálmán Kalocsay, kiu havos gvidan rolon en la Esperanto-kulturon dum duona jarcento. Li estis majstro de formo, danke al kiu la Esperanta poezio el teknika vidpunkto atingis la naciajn lingvojn. Tio okazis plej laste en 1931, kiam Kalocsay kaj la franco Gaston Waringhien publikigis Parnasa gvidlibro. Ĝi restis la biblio de poetoj, ĝis ili nur en la 50-aj jaroj kuraĝis ekribeli kontraŭ ĝi.
Kalocsay estas la unua Esperanto-poeto de internacia mezuro, sed li estis ankaŭ la ”papo de Budapeŝto”, kiu prenis al si la rajton korekti poemojn de aliaj aŭtoroj por igi ilin prestaŭgaj. Kalocsay estis perfektemulo de formo, kiun agacis teknikaj mankoj. Li estis severa ankaŭ pri siaj propraj poemoj, ĉar ankaŭ ilin li reverkadis, same kiel siajn tradukojn. En 1924 eliris lia traduko de La tragedio de l’homo de Imre Madách, sed nekontenta pri ĝi li aperigis novan tradukon en 1964.
La forumo de Kalocsay estis la revuo Literatura Mondo. Ĝi surscenigis multajn novajn aŭtorojn, precipe ĝuste poetojn. Krom regi la formon, ili distingiĝis de la diletantismo de la komenca periodo antaŭ ĉio per aŭtentikeco kaj personeco.
Kalocsay estis intelekta poeto, kiun aliaj respektis sed ne tre multaj vere legis, pro kio li estas epitetita ankaŭ kiel poeto de poetoj. Male al li Julio Baghy, lia kunredakciano en Literatura Mondo, fariĝis vera poeto de legantoj. Baghy estis temperamenta personeco, kies ampleksa verkaro konsistas, apud poemoj, ankaŭ el rakontoj, romanoj kaj teatraĵoj. Li konkeris siajn legantojn per viva lingvaĵo kaj per tio, ke en lia verkaro manifestiĝis la humanismaj idealoj de la Esperanto-movado. Li mem estis vidata kvazaŭ enkorpiĝo de tiuj idealoj. La granda merito de Baghy estas, ke li kreis vastan legantaron, pro kio la hungara literaturisto Vilmos Benczik nomas lin la dua fondinto de la Esperanto-literaturo post Zamenhof.
La ĉefverko de la beletro post la dua mondmilito estas la poeziaĵo La infana raso de la skoto William Auld, kiu atingis la statuson de kvazaŭa ”popola epopeo”. Ĝi estas verko pri la loko kaj tasko de la homo en la mondo. En ĝi la homo estas infano, evoluanta jes, sed neniam atingonta sian celon. Auld montris vojon al nova poezio, kiu rompis la katenojn de formo kaj purigis la poezion enhave.
Egala al Auld estas la islandano Baldur Ragnarsson, kies Ŝtupoj sen nomo estas bona ekzemplo pri la liberiĝo disde Kalocsay. Ĝi aperis en 1959, sed ĝi pretis jam kelkajn jarojn pli frue. La aŭtoro sendis ĝin al Kalocsay, kiu teruriĝis pri ĝia modernismo kaj konsilis ne eldoni ĝin, sed kiam Auld ricevis ĝin, li tre entuziasmiĝis kaj sekve Ragnarsson kuraĝis publikigi ĝin.
Antaŭenmarŝo de prozo
La abunda eldonado de prozo, kiu komenciĝis lastatempe, estas signo pri la definitiva maturiĝo de la Esperanta beletro. Bonaj romanoj aperis jam pli frue, ekz. Metropoliteno (1933) de la sovetiano Vladimir Varankin, kiu trafe skurĝas stalinismon, kaj Vojaĝo al Kazohinio de la hungaro Sándor Szathmári, aperinta en 1958 sed verkita jam en la 30-aj jaroj. Szathmári priskribas vojaĝon de Gulivero, unue al plene perfekta socio kaj poste al lando totale absurda. Tiu brila satiro reprezentas la iom riĉan utopiisman literaturon en Esperanto.
En la lastaj jaroj ekaperis romanoj, kiuj prezentas la vivon kaj mondon de esperantistoj mem. Tute eksterordinara inter ili estas La Litomiŝla tombejo de la ĉeĥo Karolo Piĉ (1981). Ĝia protagonisto estas disidento kaj en sia propra lando kaj en Esperantujo. Li estas fremdulo eĉ al si mem: la romano estas verkita en vi-formo.
Multe pli konvencia estas La granda kaldrono de la skoto John Francis (1977), kiu rakontas pri travivaĵoj de skotaj familioj en la du mondmilitoj. Simile al multaj aliaj Esperanto-romanoj ĝi estas forte kontraŭmilita, kiel decas al literaturo de kulturo dekomence bazita sur pacismo.
La plej populara nuntempa prozisto estas la hungaro István Nemere, de kiu eliris jam kvin romanoj kaj unu novelaro. Li estas konata aŭtoro ankaŭ en sia hejmlando. Kial li verkas ankaŭ Esperante, kvankam ekonomie tio eĉ ne havas sencon, li pravigas per la unikeco de la lingvo. Pere de ĝi la aŭtoro povas alparoli internacian legantaron rekte, ĉar la legantoj ekkonas lian propran tekston anstataŭ interpreto de tradukisto.
Malfacilaĵoj kaj obstakloj
La literaturo de Esperanto estas unika fenomeno en la nuntempa mondo. Ĝi ekestis sole per la laboro de ĝiaj hobiuloj kaj eldoniĝis je ilia kosto. La Esperanto-merkato estas nombre nesufiĉa kaj tro disa por interesi komercajn eldonejojn. Ankaŭ oficialaj instancoj ne subtenas la eldonadon de originala Esperanto-literaturo. Escepto estas nur tradukoj, kiuj okaze ricevas subvencion.
Esperanto-verkisto devas ofte longe atendi, antaŭ ol vidi aperon de siaj verkoj, kio ĝenas la literaturan evoluon. Ankaŭ interreagi kun legantoj ne eblas same facile kiel por aŭtoro verkanta en nacilingva medio.
Kvazaŭ kulmino de la problemoj de Esperanto-verkisto estas la kazo de la franciskano Johano Ricci, kiu en 1926 kompletigis sian grandan epopeon Uranogedio. Ricci neniam renkontis alian Esperanto-parolanton kaj ĝis hodiaŭ el lia verko aperis nur mallongaj fragmentoj. Neniu kuraĝis eldoni ĝin – lia verko havas same multe da versoj kiel La dia komedio de Dante.
Malgraŭ la problemoj, esperantistoj povas konsoli sin per tio, ke komerciĝo ne minacas ilin. Haveblas nur kvalitaj verkoj.
• • •
La kontribuo de finnoj al la originala Esperanto-literaturo estas malgranda. Tamen, jam ĉirkaŭ la jarcentŝanĝo Magnus Nordensvan el Kuopio gajnis internacian atenton per siaj rakontoj. Iomete verkis Esperante ankaŭ Nino Runeberg, nepo de nia nacia poeto. De Vilho Setälä aperis kelkaj poemoj kaj rakontoj. Martti Putaala, redaktoro de Kaleva, sufiĉe aktive kontribuis poemojn kaj rakontojn al Esperanto-revuoj kaj ankaŭ premiiĝis en internaciaj konkursoj. Eija Salovaara publikigis en 1967 rakontojn pri Laponio en Kie boacoj vagadas. En sia libro Passio Libertatis M. A. Numminen inkluzivis ankaŭ kelkajn tekstojn en Esperanto. La plej grava finna Esperanto-aŭtoro tamen estas Reino Eriksson kun la dulingvaj poemaroj La ŝtona testamento (1981) kaj Lulkanto al tempo turmentata (1984).
Samteme: https://bulleristo.org/2021/04/21/rapida-skizo-de-la-orginala-esperanto-literaturo/