Prelego en la 22-a Somera Esperanto-Universitato, Gyula, 1984
Mia prelego temas pri la diversaj motivoj de la Esperanto-lernado kaj de la okupiĝo pri la internacia lingvo. Mi do provos respondi la demandon: Kial oni eklernas Esperanton kaj ankaŭ poste okupiĝas pri ĝi? Tiu ĉi demando estas interesa jam per si mem, sed respondi ĝin estas grave pro tre seriozaj kialoj.
Ni devus koni la verajn motivojn de la Esperanto-lernado i.a. tial, ke ni provu realigi adekvatan informan laboron pri kaj por Esperanto. Ja eblas supozi, ke nia nuna pri-Esperanta informado elmetas aferojn, kiuj ne interesas ordinaran civitanon kaj ne instigas lin/ŝin eklerni la internacian lingvon.
Mi ne intencas prezenti elĉerpan liston de ĉiuj eblaj kaŭzoj, kiuj igas onin ekesperantumi. Tia listo povus nur nebuligi la aferon. Mia celo estas prezenti al vi sintezan grupigon de tiu bunta mozaiko, kiu konsistas el plej diversaj malsamaj lernkialoj. Mia grupigo estas nur unu ebleco fari tian kaj ĝi aplikas ideojn elmetitajn en la finna diskuto pri plenkreskula edukado.
Pri kio temas la motivoj?
Motivoj estas ligitaj kun individua konduto. Ni povas difini ilin kiel internajn subjektivajn intencojn de individua agado, kiel senperajn akcelilojn, kiuj donas al la individua volo ties direkton kaj enhavon. Krom motivoj, oni parolas ankaŭ – aŭ ĉefe – pri motivado aŭ motivaro, kiu estas komplekso de motivoj. Ĉar la motivado konsistas el unuopaj motivoj kaj ĉar la motivoj ĉiam estas individuaj laŭ sia karaktero, ankaŭ la motivado, sekve, estas koncepto individua.
La motivoj ĉiam elmontras sin en la agado, sed ili tamen ne identas kun la agado. La agado dependas ankaŭ de aliaj faktoroj. Pozitiva motiviĝo al studado ne nepre rezultigas studadon, se tiu ĉi ne estas ebla pro familiaj, laboraj, ekonomiaj aŭ aliaj kaŭzoj, aŭ se la dezirata instruado ne estas ofertata (ekz. Esperanton oni povas lerni en relative malmultaj lokoj, se temas pri kursoj).
Ofte oni identigas motivojn kun bezonoj. Ankaŭ tio malĝustas. Eĉ se oni konscias pri iu bezono, oni tamen ne nepre havas motivon por kontentigi ĝin. Ankaŭ interesiĝo ne aŭtomate estigas motivon. Ekz. laŭ esploro farita en Fed. Resp. Germanio, 42% de la civitanoj interesiĝas pri lernado de fremdaj lingvoj, sed nur 11% de la enketitoj iam frekventis lingvokurson.
Gravas rimarki ankaŭ, ke motivo kaj celo ne identas. Al sama celo oni povas strebi pro malsamaj motivoj kaj pro sama motivo eblas strebi malsamajn celojn. Sekve, se la celo estas lerni Esperanton, eblas, ke oni entreprenas ĝin pro diversaj motivoj. Kaj inverse, pro iu motivo iu eklernas Esperanton, dum alia eklernas alian lingvon aŭ faras ion, kio neniel ligiĝas al lingvoj. Oni krome notu, ke pri iu celo oni kutime klopodas pro multaj diversaj motivoj, kiuj samtempe efikas en la agado de la koncerna homo. Tiel ekestas motivierarkio, kiu esprimas, ke la forteco de samtempaj motivoj varias. Tial ankaŭ esperantistoj esperantumas pro pluraj motivoj, kies graveco varias de unu homo al alia.
Motivoj estas ŝanĝiĝemaj kaj eblas influi ilin. Ili ekestas en procezo, kiun determinas individuaj opinioj, inklinoj, interesiĝoj, konsciitaj bezonoj, karaktero, klereco, ktp. kune kun la tuta sociekonomia medio kaj ties postuloj kaj aliaj influoj. Ĉion ĉi la motivesplorado devas konsideri.
La mozaika abundo de diversaj faktoroj, kiuj influas la individuan motivaron, igas la esploradon malfacila. Eĉ se la esploranto konscias pri la graveco de ĝeneralaj sociaj faktoroj, li tamen devas eliri de tiuj motivoj, kiujn la esplorato mem eldiras. Ekestas do la problemo, ĝis kiu grado la motivoj, kiujn oni kaptas per enketoj, estas efektivaj. Eblas ja, ke la intervjuato klopodas plibeligi sian bildon en la menso de la intervjuanto. Same eblas, ke la intervjuato ne klare konscias pri siaj motivoj – kaj tio estas sufiĉe normala. Necesas kompari la asertitajn motivojn kun la vera agado de la koncernato. Tiel oni eventuale malkaŝas la t.n. simbolkonduton, t.e. oni asertas, ke oni lernas Esperanton pro ĝiaj praktikaj avantaĝoj, sed efektive oni ne lernas; oni nur pasigas sian tempon en la kurso. Ne paroloj sed faroj decidas.
Kiel klasigi la motivojn?
Ekzistas multege da kialoj, pro kiuj eblas ekinteresiĝi pri Esperanto kaj lerni ĝin. La gvida fadeno de Peter G. Forster (en The Esperanto Movement, 1982) estas la konata divido laŭ normorientiĝo kaj valororientiĝo. Normorientiĝo estas agado, kiu celas ŝanĝi kondutregulojn de la socio, homgrupo aŭ alia komunumo. Pri valororientita agado ni parolas, kiam oni klopodas ŝanĝi sociajn valorojn. La historio de la Esperanto-movado memevidente proponas tian dividon inter la esperantistoj. Forster skribas:
Dum kelkaj esperantistoj emfazas la avantaĝojn de Esperanto por komerco, konferencoj, turismo kaj similaj (t.e. la normorientiĝo), aliaj emfazas idealisman sintenon kaj vidas, ke Esperanto kontribuas por monda paco, justeco kaj interfratiĝo de la homaro (t.e. la valororientiĝo). (p.5)
Oni certe povas akcepti la dividon je norm- kaj valororientitaj esperantistoj, aŭ alivorte, je norm- kaj valororientitaj motivoj ĉe la lernado de la lingvo. Sed ekzistas ankaŭ aliaj klasigeblecoj. Forster mem aplikas tiun laŭ instrumentalismo kaj ekspresivismo. Instrumentalismo signifas, ke la agado havas instrumentan, rimedan rolon. Do, ĝi estas nur ilo por atingo de iuj celoj. Ekspresivismo signifas, ke la agado havas aŭtonoman signifon en si mem. Forster diras, ke la praktikuloj (normorientitoj) havas instrumentalan kaj la idealistoj (valororientitoj) ekspresivan sintenon al la celoj de la movado. Mi tamen ne povas aliĝi al tiu ĉi interpreto. Oni ne povas identigi normorientiĝon kun instrumentalismo nek valororientiĝon kun ekspresivismo.
Por pravigi min, mi citas d-ron Aulis Alanen, elstara finna fakulo pri plenkreskula edukado. En sia doktoriga disertacio li analizis la enhavon de la priparolataj nocioj. Li konstatas:
Plej grave estas, ĉu la momenta, efektiva agado en si mem sufiĉas por kontentigi la sentatan bezonon, aŭ ĉu la momentaj agoj fariĝas serio de sistema progresado, kiu direktiĝas al difinita celo.[1] (p.32)
Li konkludas, ke ekspresivismo temas pri agado, kiu sufiĉas por si mem, dum en instrumentalismo temas pri agado, kies celo estas malproksima kaj kiu estigas, generas novan agadon.
La interpreto de Alanen signifas, ke oni ne opiniu, ke ĉiuj valororientitaj esperantistoj estas ekspresivistoj. Por multaj el ili la lingvo finfine estas ilo por antaŭenigi certajn valorojn. Ekz. por Zamenhof Esperanto estis rimedo por antaŭenigi homaranismon, kiun li trovis la ĉefa celo; por Eŭgeno Lanti la fina celo estis mondo sennacieca, neimagebla sen Esperanto, ktp., se mencii nur tiujn du eminentulojn. La laborista Esperanto-movado trovis en Esperanto gravan ilon por vere realigi la faman devizon: ”Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!”
Estas do malĝuste opinii, ke Esperanto estas ilo nur por la “praktikuloj”, dum por ĉiuj aliaj ĝi estas la celo mem. Pro la misgvidaj signifoj de la nocioj ”instrumentalismo” kaj ”ekspresivismo” Alanen anstataŭigas la unuan per akcela (antaŭeniga) agado kaj la lastan per distra (amuziĝema) agado. La akcelan agadon (instrumentalis-mon) li pludividas je utilorientiĝo, kiun ĉe esperantistoj reprezentas la praktikuloj, strebantaj al praktika, materia, ekonomia aŭ simila utilo per la internacia lingvo, kaj aliflanke je evoluorientiĝo, ĉe kiu oni komprenu idealistojn, se apliki la terminon al esperantistoj.
Plue, mi trovas taŭge dividi la klason de la evoluorientitoj je du subklasoj laŭ tio, ĉu la rolo de Esperanto estas emfazata ĉefe el tut-homara vidpunkto (ekz. Zamenhof, Lanti, Lapenna) aŭ el vidpunkto de persona evoluo kaj disvolviĝo de la individuo, kiel faras la Mani-festo de Raŭmo de 1980. Lastatempe la persona vidpunkto ricevis pli kaj pli da atento kaj inspiris gravajn iniciatojn ekster la tradicia movado kiel Kooperativo de Literatura Foiro, Kultura Centro Esperantista, MONATO, ktp.
Por pli klare konjekti la interrilaton inter la prezentitaj klasigoj oni rigardu la grafikaĵon.

Prefere instrumentalismon!
Komuna trajto por ĉiuj specoj de instrumentalismo, tiel de util- kiel de evoluorientitaj esperantistoj, do estas, ke por ili la lingvo estas ilo, per kiu ili aspiras por iu malproksima celo. Por ke ili povu uzi tiun ilon kiel eble plej efike, necesas, ke ili penu lerni la lingvon kiel eble plej bone. Ili estas plej ŝatindaj el la vidpunkto de la kurs-gvidanto kaj ankaŭ el tiu de la lingvo entute. La konscio pri tio, ke ekzistas diferenco inter la aktuala lingvoscio de la lernanto kaj la plena posedo de la lingvo, estas fruktodona, ĉar ĝi instigas al plia lernado. Tial sole el pedagogia vidpunkto oni devas nepre favori kaj kultivi instrumentalajn motivojn, ĉu utilismajn ĉu idealismajn.
Oni notu, ke instrumentalismo ne perdiĝas sole per tio, ke oni uzas pri Esperanto kromnomojn kiel “nia kara lingvo” aŭ simile, kiel ajn ridinde tio impresu. Erik Ahlman, finna filozofo, cetere amiko de la internacia lingvo, skribis:
La homo emas trovi tion, kio estas celkonforma por la atingo de iu valora celo, valora en si mem. Tial ankaŭ rimedojn oni facile trovas valoraj en si mem. [2](p.176).
Oni rajtas ami Esperanton kaj tamen oni restas instrumentalisto. Sed kiel ĉiu amo, ankaŭ tiu ĉi povas blindiĝi, kaj tiel ekestas la danĝero, ke la ilo, Esperanto, mistifikiĝas,kaj la originala celo fine perdiĝas. Tiam el instrumentalismo fariĝas ekspresivismo. Jen do okazas ŝanĝiĝo, transformiĝo de motivoj, kaj ĉi-kaze ties direkto estas negativa.
Ni restu ankoraŭ momenton ĉe ekspresivismo. D-ro Alanen difinas ekspresivismon kiel strebadon al reciprokeco, kiu donas la eblecon ĝui agrablajn sentorilatojn kaj akiri tujan plezuron. Tia esperantisto ne sentas konsciencriproĉojn pri tio, ke li eble restos eterna komencanto, ĉar agrabla kunestado kun aliaj, amuziĝo kaj distriĝo, sufiĉas al li. Li ne entreprenas la longedaŭran, energipostulan penadon kaj ŝvitadon, kiun vera lernado necesigas.
Se ni rigardas la agadon de esperantistaj societoj kaj organizaĵoj, en ili la ekspresivisma sinteno montriĝas kiel malseriozismo, enfermita sektismo, sensenca tempopasigado, kiu malemas spiritan aktivecon. Bedaŭrinde, ofte la bildo vere estas tia. Sed kiel tiaj, la esperantistaj organizaĵoj tamen ne estas vere necesaj, ĉar la amuzbezono de la membroj povus esti kontentigita en multaj aliaj, pli efikaj manieroj.
Oni tamen devas noti, ke insrumentalismo kaj ekspresivismo ne ekskluzivas unu la alian. Oni ne elektu unu kaj forĵetu la alian. Sociaj organizaĵoj bezonas ilin ambaŭ, kaj nur laŭ tio, kiu el la du dominas, oni povas klasigi ilin kiel instrumentalismajn aŭ ekspresivismajn.
Komence mi konstatis, ke en la individua agado diversaj motivoj diversgrade efikas. Eĉ se la homo havas sintenon instrumentalan, li tamen volas, ke la agado okazu en agrablaj kadroj kaj ke ĝi prezentu ĝojon kaj plezuron al li. Alanen emfazas, ke la motivo de kunestado estas tre grava ekz. en la plenkreskula edukado kaj povas signife kontribui al la ĝenerala motiviĝo de la lernanto. Tio validas ankaŭ pri la Esperanto-lernado kaj pri la agado de la tuta movado.
Sekve, kiam oni kunmetas programon por esperantista aranĝo, oni memoru, ke la plej gravan lokon okupu programeroj, kiuj kontribuas al la persona evoluo kaj lingva perfektiĝo de la partoprenantoj, sed oni memoru ankaŭ, ke la partoprenantoj sentu sin hejme kaj pasigu plezuran tempon. Je mia ĝojo mi konstatis ĉi tie en Gyula, ke la Somera Esperanto-Universitato modele plenumas tiun ĉi postulon!
Mia prelego ne prezentis procentaĵojn pri tio, kiom el esperantistoj estas ekspresivistoj kaj kiom el ili estas instrumentalistoj. Neniu scias tion. Sed tio ne gravas. Gravas iom pensi pri la ĉefaj trajtoj de la motiv-sintenoj. Gravas konscii, ke se ni volas plialtigi la la spiritan nivelon de nia movado kaj sekve ankaŭ ĝian prestiĝon, ni fortikigu la rolon de la instrumentalisma sinteno al Esperanto. Ekspresivisma movado ne multon valoras, ĉar kiel tia ĝi ne povas pravigi sian ekzistadon.
[1] Alanen, Aulis: Edistävä ĵa viihdyttävä opintokerhotoiminta (Akcela kaj distra studronda agado). Myllykoski 1969.
[2] Ahlman, Erik: Kulttuurin perustekijöitä (Fundamentoj de la kulturo). Jyväskylä 1939.