Historio, kiun oni ne celis

Artikolo en KONTAKTO 1990:1, kies speciala temo estis Sovetunio, verkita fine de 1989, du jarojn antaŭ la disfalo de tiu lando. La artikolo aperis sub la pseudonimo Tapani Kuivala.

En oktobro 1917 dek tagoj skuis la mondon, laŭ la esprimo de la usona ĵurnalisto John Reed, kiu partoprenis la rusan revolucion. Per tio komenciĝis historio, kies ĉefa kreanto devis esti la liberigita homo, preninta la sorton en proprajn manojn. La historio tamen estis ironta al io tute alia ol tio, pri kio oni revis. Ĉiuj absurdaĵoj iel komenciĝis jam per tio, ke la Oktobra Revolucio fakte okazis en novembro.

Socialismo devis reprezenti pli altan ŝtupon de demokratio ol tiu de kapitalismo. Tamen tre baldaŭ post la revolucio aperis la unuaj signoj de tio, ke oni ne eksurvojis en tiu direkto. La bolŝevisma partio fariĝis la ununura. La komenca maldemokratio estis ja komprenbla, ĉar la Soveta Ruslando devis militi kontraŭ ”blankuloj” (la alia partio) kaj fremdlandaj intervenintoj.

Kiam la soveta povo venke eliris el la interna milito, komenciĝis periodo, kiam vere ŝajnis, ke la revolucio estas tiu de liberigo. La ruiniĝintan ekonomiion oni provis restarigi per NEP (Nova Ekonomia Politiko), kiu permesis vastan privatan entreprenadon kaj eniron de fremda kapitalo.

Sur la spirita kampo la 20-aj jaroj en Sovetio estis tempo, pri kiu eĉ nun ni povas pensi kun envio. Futuristoj, kubistoj, proletkultistoj kaj aliaj skoloj kaj fluoj disfloris. La vera naskiĝo de kino okazis en Sovetio – Lenin mem diris: El ĉiuj artoj plej gravas por ni la kino. Rusaj sciencistoj antaŭiris en siaj fakoj. A.A. Bogdanov skizis ion, kion oni poste nomis kibernetiko, kaj Vasilij Leontjev evoluigis matematikan ekonomikon – ambaŭ sciencoj, sen kiuj ne eblas unu el la bazoj de socialismo: planado de ekonomio.

Tiu ora epoko tamen estis sufokata. Liberan konkuradon de ideoj anstataŭis ortodoksismo. Lenin, kiu ĉiam estis por tia libera konkurso en la partio[i], estis mortinta en 1924, sed pro malsano li efektive retiriĝis jam du jarojn pli frue. Post furioza partia batalo Stalin venkis en 1927 super Trockij, la kreinto de la Ruga Armeo. Iom post iom Stalin likvidis ĉiujn siajn politikajn kontraŭulojn – tiel pravigante la averton de Lenin pri liaj danĝeraj trajtoj.

Sed ne nur siajn enpartiajn kontraŭulojn likvidis Stalin. La agrikulturo estis perforte kolektivigata komence de la 30-aj. Ordinaraj civitanoj viktimiĝis. Sovetio fariĝis insularo de koncentrejoj – en tio Stalin montris ekzemplon al Hitler. Laŭ historiisto Roj Mevedjev, la stalina teroro havis 40 milionojn da viktimoj.

Stalin likvidis ankaŭ marksismon. El scienco fariĝsi religia doktrino, kies papo estis Stalin. Eĉ laŭ ekstera aspekto oni imitis religion: paradoj kaj manifestacioj identis kun religiaj aranĝoj, nur ke ikonoj kaj flagoj havis aliajn bildojn.

Ankaŭ internacie oni imitis religion. Jam de jarcentoj vivis inter rusoj kredo je la mesiisma rolo de ilia lando. Moskvo estis la Tria Romo, la centro de la vera pura kredo. Stalin faris el ĝi la sanktan urbon de komunismo. Ĉiuj komunistaj partioj estis subigataj al Moskvo kaj anstataŭ servi unuavice la propran proletaron ili servis ŝtatajn interesojn de Sovetio.

En 1939 Stalin faras kontrakton pri neagreso kun Hitler. Estonio, Latvio kaj Litovio estas kontraŭvole aligitaj al Sovetio. Paco kun Hitler ne daŭras senfine. Pli ol 20 milionoj da sovetianoj pereas en la dua mondmilito, por kiu la lando estis malbone preparita, ne laste pro tio, ke la plej bonaj armeestroj estis murdigitaj de Stalin.

Post la milito ekestas ”socialisma mondsistemo”. La novaj ”popol-demokratiaj” landoj estas subigitaj al Moskvo, kiu trudas al ili sian modelon de socialismo. El tio sekvos ribeloj kaj novaj tragedioj en iuj landoj. Nur en la nunaj tagoj ili rericevas la rajton mem mastri sian vivon.

Sovetunio mem entenas dekojn da nacioj. La rusa ŝovinismo, pri kiu Lenin ĉiam avertis, fariĝas reganta, kvankam oni provas kaŝi ĝin sub la masko de ”soveta patriotismo”, ”novtipa soveta homo”, ktp. Naciaj lingvoj kaj kulturoj estas subpremataj. Tiu imperiismo ene de propra lando nepre kreskigis reziston kaj nun riskas eksplodigi la tutan landogiganton.

Eĉ la Patro de Ĉiuj Nacioj ne vivas eterne. Stalin mortis en 1953 kaj en 1956 okazis la 20-a Kongreso de la Sovetia Komunista Partiol, kiu kondamnis lian personkulton. Homoj komencis reveni el koncentrejoj, mortigitoj estis kaj plu estas rehonorigataj. Sed la liberigo for de stalinismo postulas jardekojn; eĉ hodiaŭ oni apenaŭ komencis. Kaj ne malmultaj estas tiuj, kiuj senkaŝe sopiras la tempon de Granda Gvidanto…

Post sep jardekoj de ”planado” la sovetia ekonomio estas rande de plena kolapso. Laŭ la partia programo el 1961 oni nun devus vivi en komunisma abundosocio. Ĉu la kapitalismo, kiu devis esti la pereonto, helpos ĝin? Aŭ ĉu ĝi lasos, ke pro popola malkontento revenu tiuj, kiuj semis la katastrofon?


[i] Tiel liberala li tamen ne estis. Noto je 2021 05 03.

Iom rilata: https://bulleristo.org/2021/04/19/vintra-milito-en-sauno/

Vastaa

Täytä tietosi alle tai klikkaa kuvaketta kirjautuaksesi sisään:

WordPress.com-logo

Olet kommentoimassa WordPress.com -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Twitter-kuva

Olet kommentoimassa Twitter -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Facebook-kuva

Olet kommentoimassa Facebook -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Muodostetaan yhteyttä palveluun %s

%d bloggaajaa tykkää tästä: