En reciprokaj rilatoj

Rubriko ”Malferme”, Esperanto 1998:12

Kiam Unesko renovigis la rilatojn kun UEA, Federico Mayor pravigis tion i.a. per la graveco de la informretoj de UEA por “disvastigi la mesaĝon de Unesko kaj antaŭenigi ĝiajn idealojn”.

Ni mem foje prenas niajn rilatojn kun UN, Unesko k.a. tro unuflanke. Ni emas pensi, ke ili gravas nur por povi pledi por nia propra afero sur tiuj forumoj por atingi decidojn favore al Esperanto, kiujn la ŝtatoj devus sekvi. Tamen, la internaciaj instancoj ekrilatis kun ni ne por inviti nin persvadi ilin por Esperanto. Same kiel ni, ankaŭ ili deziras profiti de la rilato.

Kiel Mark Fettes skribis ĉi-rubrike (jul.-aŭg., p.121), ni devas partopreni la oficialajn forumojn por aŭdigi nian voĉon en la diskutoj pri paco, homaj rajtoj, kulturo kaj evoluigo k.a. problemoj de nia tempo. Por havi ion por diri pri tiuj problemoj, ni devas diskuti pri ili ankaŭ sur niaj propraj forumoj.

Nia plej grava forumo, la Universala Kongreso, de longe estas tia diskutejo kaj ĝia temo ofte ligiĝas al tiu de speciala jaro aŭ jardeko de UN aŭ Unesko. Niaj revuoj ĉerpas materialojn de ili, precipe de Unesko; Kontakto faras tion en preskaŭ ĉiu numero. UEA jam frue konsciis, ke Unesko atendas konkretajn agojn de UEA. Tiel ekestis la serio Oriento-Okcidento, nia plej longedaŭra (ekde 1961) kontribuo al programo de Unesko.

Domaĝe, ni ofte forgesis raporti ekz. al Unesko, ke ni “disvastigis ĝian mesaĝon”, pro kio ni preskaŭ perdis nian statuson. El tiu leciono ni espereble lernis. Nun nia plej malforta ĉenero estas la landaj asocioj. Tro malmultaj el ili respondis al la ripetaj alvokoj kontakti la UN-asocion aŭ Unesko-komisionon de sia lando. La plej multaj landaj asocioj verŝajne eĉ ne diskutis pri tio en sia estraro. Estas bedaŭrinde sed vere: sur multaj kampoj la klopodoj puŝi landajn asociojn similas predikadon al surduloj. Tio devas ŝanĝiĝi.

Lastatempe UEA eldonis tri librojn de Unesko pri temoj, kiuj devus daŭre nin okupi. Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj estas nepra manlibro pri la “esenca kondiĉo” de nia laboro, kiel la Statuto de UEA nomas la respekton al la homaj rajtoj. La du aliaj libroj (Kulturo kaj evoluo, Kulturo kaj teknologio) donas bazojn, krom por ĝenerala memklerigo, ankaŭ por nia Statuta celo disvolvi “komprenon kaj estimon por aliaj popoloj”.

Tiujn librojn oni devus donaci al sia Unesko-komisiono aŭ -klubo. Kaj eĉ se oni mem kredas scii jam ĉion pri iliaj temoj, necesas tamen legi ilin, por ke, parolante pri ideoj plej malsamaj, ni ĉiuj tamen nomu samajn aferojn per samaj vortoj.

Poste UEA eldonis du pliajn librojn de Unesko: Kulturo kaj sano kaj Kio estas demokratio?.


Vastaa

Täytä tietosi alle tai klikkaa kuvaketta kirjautuaksesi sisään:

WordPress.com-logo

Olet kommentoimassa WordPress.com -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Google photo

Olet kommentoimassa Google -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Twitter-kuva

Olet kommentoimassa Twitter -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Facebook-kuva

Olet kommentoimassa Facebook -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Muodostetaan yhteyttä palveluun %s

%d bloggaajaa tykkää tästä: