Kulturi per lingvo la pacon

Rubriko “Malferme”, Esperanto, decembro 1999

Antaŭ deko da jaroj la lingvouzon de Unesko eniris nova termino, kulturo de paco. La ideo ne estis nova. Ĝi esence aperis jam en la Konstitucio de Unesko, kie ĝiaj fondintoj skribis tuj post la dua mondmilito: Ĉar la militoj ekestas en la homaj mensoj, same en la homaj mensoj estu pretigataj la defendoj de la paco.

Nun la kulturo de paco estas akceptita kiel gvida principo de la tuta UN-sistemo. Por diskonigi ĝin tutmonde, UN proklamis la jaron 2000 Internacia Jaro por la Kulturo de Paco kaj la periodon 2000-2010 Internacia Jardeko por Kulturo de Paco kaj Ne-Perforto.

Ni esperantistoj familiaras kun la kulturo de paco, eĉ se per aliaj vortoj, ekde la Unua Libro. La Zamenhofa interna ideo aŭ, laŭ Lapenna, la solidariga rolo de Esperanto kaj humaneca internaciismo estas ĝiaj parencoj. Unesko difinis la kulturon de paco kiel valorojn kaj sintenojn kiuj en la konduto de individuoj kaj kolektivoj kreas kaj plifortigas la spiriton de paco kaj la respekton al aliaj. Ĝuste kiel parolis Ivo Lapenna en la Haga Uk en 1964:

Ekde la momento, kiam tiu genia junulo el Bjalistok ekhavis la ideon doni al la homaro komunan lingvon, tra ĉiuj niaj realigoj ĝis la hodiaŭa tago, la ideo de komuna, supernacia neŭtrala lingvo, estis ligita al la penso pri interkompreniĝo ne nur buŝa, sed ankaŭ kora, al la ideo de toleremo kaj komprenema rilatado al alies pensoj, ideoj, ideologioj kaj religiaj sentoj, al interkompreniĝo inter la rasoj kaj la nacioj, sekve al la monda paco.

La Esperanta literaturo estas beletro de packulturo. Almenaŭ mi ne trafis en ĝi verkon kiu pravigas perforton aŭ malestime traktas iun popolon. Nia lingva kulturo ne akceptas negativajn esprimojn pri popoloj. En mia finna lingvo mi povas nomi nekompreneblaĵon hebreaĵo ĉinaĵo, kaj germano povas vidi en ĝi bohemajn vilaĝojn, sed por la sennacie neŭtrala Esperanto tia afero estas volapukaĵo. Tamen, individuoj malpacas ankaŭ Esperante. Konsciaj aŭ nekonsciaj antaŭjuĝoj ankaŭ inter esperantistoj ne mankas. Ni povas akcepti, ke alia popolo estas alia, sed ne ĉiam, ke alia homo estas alia. Ni devas ankoraŭ packulturi nin mem.

Estas nature, ke UEA akceptis la alvokon de Unesko partopreni en la agado por packulturo, ĉar ĝi estas nia kutima agado kaj ĝia ideo unu el niaj statutaj celoj. Kun aliaj NRO-oj ni ekkolektis subskribojn por Manifesto 2000, per kiu laŭreatoj de la Nobel-pacpremio resumas la principojn de la kulturo de paco. La Tel-Avivan UK ni dediĉos al diskuto pri Lingvo kaj la kulturo de paco. Ni fosu ankaŭ la packulturan sulkon.

***

Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj Senperforto

Konsciante pri mia parto de respondeco antaŭ la estonteco de la homaro, kaj tute aparte antaŭ la hodiaŭaj kaj morgaŭaj infanoj, mi devontigas min en mia ĉiutaga vivo, mia familio, mia laboro, mia komunumo, mia lando kaj mia loĝloko:

• respekti la vivon kaj la dignon de ĉiu homo sen diskriminacio aŭ sen antaŭjuĝoj;

• praktiki aktivan senperforton, rezignante pri perforto en ĉiuj ĝiaj formoj: fizika, seksa, psikologia, ekonomia kaj socia, precipe rilate al la plej malriĉaj kaj la plej vundeblaj kiel infanoj kaj adoleskuloj;

• kundividi mian tempon kaj miajn materiajn rimedojn, praktikante malavarecon por haltigi forpuŝadon, maljustecon kaj politikan kaj ekonomian subpremon;

• defendi la liberecon de esprimado kaj la kulturan malsamecon, ĉiam favorante aŭskultadon kaj dialogon kaj ne cedante je fanatikeco, mensogado kaj malakcepto de aliaj homoj;

• favori respondecan konsumadon kaj evoluon, kiuj konsideras la gravecon de ĉiuj vivoformoj kaj konservas la ekvilibron de la naturo sur nia planedo;

• kontribui al la evoluo de mia komunumo, kun plena partopreno ankaŭ de virinoj kaj kun respekto de la demokratiaj principoj, cele al kuna kreado de novaj formoj de solidareco.


Legu pli:

https://bulleristo.org/1983/03/24/esperanto-kaj-edukado-por-internacieo/

Vastaa

Täytä tietosi alle tai klikkaa kuvaketta kirjautuaksesi sisään:

WordPress.com-logo

Olet kommentoimassa WordPress.com -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Google photo

Olet kommentoimassa Google -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Twitter-kuva

Olet kommentoimassa Twitter -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Facebook-kuva

Olet kommentoimassa Facebook -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Muodostetaan yhteyttä palveluun %s

%d bloggaajaa tykkää tästä: