Intervjuo kun Osmo Buller. Eventoj, n-ro 178, 2/januaro 2000
La t.n. ”Esperanta Civito”, kies patro estas Giorgio Silfer, lastatempe dissendis komunikojn pri la redaktado de la fondaj dokumentoj de tiu nova ”establo”. Ĉiam pli leviĝas la demando, ĉu temas pri nova rivalo de UEA kaj kiel UEA vidas la Civiton. Ni demandis pri tio la ĝeneralan direktoron de UEA, Osmo Buller.
EVENTOJ: Kiel oni povus klasifiki la Civiton inter la E-organizaĵoj?
Kvankam ĝi prezentas sin tre pompe, ĝi esence estas plia faka asocio, FA.
EVE: Ĉu ĝi povus formale ekrilati kun UEA kiel aliaj fakaj asocioj?
Kompreneble. Se ĝi havas almenaŭ 25 membrojn, ĝi rajtas peti akcepton kiel kunlaboranta FA. Se ĝi montriĝos vivipova, ĝi povos post iom da tempo peti la statuson de aliĝinta FA. Kutime la Komitato atendas minimume tri jarojn, antaŭ ol ĝi pretas promocii kunlaborantan FA al aliĝinta FA.
EVE: Ĉu kiu ajn asocio povas aliĝi al UEA?
Ĉar UEA estas politike kaj religie neŭtrala, ankaaŭ la aliĝintaj asocioj devas esti neŭtralaj. Se la Civito volus aliĝi al UEA, la Komitato unue prijuĝus surbaze de ĝiaj oficialaj dokumentoj, ĉu ĝi estas neŭtrala.
EVE: Kial do ekz. la asocioj de katolikoj kaj komunistoj povas esti en oficialaj rilatoj kun UEA, kvankam ili evidente estas ne-neŭtralaj?
Ĝuste pro sia ne-neŭtraleco ili ne estas aliĝintaj fakaj asocioj sed kunlaborantaj. Kunlaboran kontrakton UEA povas fari kun kiu ajn asocio.
EVE: Ĉu ankaŭ kun SAT?
Kompreneble. Tia kontrakto neniel tuŝas aŭ limigas la sendependecon kaj identecon de la partneroj.
EVE: Ĉu post eventuala oficialigo de sia rilato kun UEA la Civito povos eniri ankaŭ la decidostrukturon de UEA?
Jes en la kazo, ke ĝi iam fariĝus aliĝinta FA. Tiam ĝi rajtus nomumi unu plenrajtan membron en la Komitato de UEA, t.n. komitatanon A.
EVE: Ĉu tiam Giorgio Silfer povus fariĝi komitatano kaj eĉ estrarano de UEA, kvankam li mem ne estas membro de UEA?
La Civito mem elektus sian komitatanon A inter tiuj siaj membroj, kiuj estas individuaj membroj de UEA. Tiu povus kompreneble kandidatiĝi ankaŭ por membreco en la Estraro de UEA.
EVE: Ĉu vi kredas, ke la Civito pretas peti oficialajn rilatojn kun UEA? Ĝi almenaŭ asertas, ke ĝi ne estas celita kontraŭ UEA.
Peti kunlaboran kontrakton kun UEA estus bona maniero pruvi tion. Tamen, se mi povas bone orientiĝi en la komunikoj de la Civito, ĝi ankoraŭ ne estas formale fondita. Ni unue vidu, ĉu tio okazos. La partopreno en ĝia dua kunsido ja estis multe pli modesta ol en la unua, kaj ERA (Esperanto Radikala Asocio), la originala kunvokinto apud LF-Koop, jam pli frue laŭte forlasis la projekton.
EVE: Ĉu la Civito estas bonvena en la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo sendepende de sia rilato kun UEA?
La Strategia Forumo estas sendependa de UEA. Ekde la komenco ĝi havas multajn aliĝintojn, i.a. SAT, kun kiuj UEA ne havas formalajn rilatojn. UEA iniciatis ĝian kunvokon kadre de Kampanjo 2000, ĉar kiel la plej granda Esperanto-organizaĵo ĝi sentas apartan respondecon pri la farto de nia komunumo. Ĝis nun UEA ja zorgas pri la teknika organizado de la Forumo, sed tion ĝi faras nur, ĉar aliaj forumanoj opiniis, ke tio superas iliajn eblojn. Kiel forumano UEA tamen estas unu inter aliaj. La Civito certe bonvenas tie.
EVE: Ĉu vi pretus mem fariĝi ”civitano”?
Ne. Mi trovas stranga la strebon, kontraŭan al la fluo de universalisma movado kiel la nia, apartigi sin en ia fikcia landeto, kiom ajn translima, diaspora kaj tutmondeca ĝi estu. Tio krome povus nur konfuzi eksterulojn pri la efektivaj celoj kaj motivoj de esperantistoj, kaj kreskigi la ŝancojn ke Esperanto ŝajnas io sekteca kaj ridinda.
EVE: Ĉu eblas vidi tion ankaŭ kiel starpunkton de UEA?
Eviti sektecon kaj ridindigon de Esperanto kompreneble estas oficiala linio de UEA, sed konkrete pri la Civito UEA ne bezonis ankoraŭ esprimiĝi.
EVE: Fine alia demando pri via propra opinio. Pro via ofico vi estas bone informita pri nia movado tra la mondo. Kion vi nomus la Ago de la Jaro 1999?
Plej bone ja estus atendi 10 jarojn por vidi, kio estis grava kaj vivipova. Tamen, por mi la Ago de 1999 estis la projekto ”Indiĝenaj Dialogoj”, kiun iniciatis Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge. Ĝi estas vere io unika kaj novspeca kaj meritas apogon de ni ĉiuj.
EVE: Dankon pro la intervjuo! ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 178, 2/januaro-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X