“Malferme”, Esperanto, 2010:4
En tiuj ĉi tagoj, kiam vi ricevas tiun ĉi numeron de nia revuo, vi ricevas ankaŭ balotilon, per kiu vi povas partopreni en la elektado de ses Komitatanoj B. Ili reprezenos la individuajn membrojn de UEA, do ankaŭ vin, en la supera organo de nia komuna Asocio dum la venontaj tri jaroj. Ĉiu individua membro, kiu pagis kotizon por la nuna jaro, rajtas voĉdoni por maksimume ses el dek tri kandidatoj.
La elektado de Komitatanoj B estas la plej grandskala demokratia evento en Esperantujo. Esperantistoj en 120 landoj voĉdonas. Antaŭ tri jaroj tio ne povis okazi, ĉar aperis nur kvin kandidatoj por sep lokoj. Ili do estis aŭtomate elektitaj. Intertempe la membronombro de UEA malfeliĉe malkreskis, pro kio ĉi-foje ni elektos ses anstataŭ sep komitatanojn, sed tiom pli ĝojige estas, ke la nombro de kandidatoj estas pli ol duoblo de la disponeblaj lokoj. Mi trovas tion tre kuraĝiga kaj sentas en tio signon pri nova reaktiviĝo en nia movado pli ĝenerale. El tio espereble rezultos ankaŭ, ke post tri jaroj ni elektos pli da B-komitatanoj ol ĉi-foje.
La “B-elektoj” estas la unua etapo en procezo, kiu kondukos al la elekto de nova Estraro de UEA. Se vi povis lastatempe sekvi retajn diskutojn, vi eble legis eĉ akrajn kritikojn pri la nuna Estraro aŭ pri unuopaj estraranoj, sed ankaŭ laŭdoj ne mankis. Legante la retajn elpaŝojn mi sentis simpation jen al kritikoj jen al laŭdoj, eĉ se plej ofte mi ja pensis: “Nu, tiel simpla la afero ne estas.”
En retaj diskutoj tamen nur malmultaj partoprenas, pro kio ili ne donas firman bazon por konkludoj pri tio, kion pensas la membroj ĝenerale pri tiu aŭ jena afero. Tial estis tre brave, ke nia prezidanto kaj du aliaj estraranoj kandidatiĝis por la elekto de Komitatanoj B. Ili ankaŭ komprenigis, ke kaze de ne-elektiĝo ili ne estus disponeblaj por la nova Estraro elektota en Havano. Do, kiu volas vidi novajn estraranojn en iliaj lokoj, tiu ne signu iliajn nomojn en la B-balotilo. Kiu volas, ke ili ja daŭrigu sian komencitan laboron, tiu nepre donu al ili sian voĉon. La elektado de Komitatanoj B estas do okazo por prijuĝi la laboron de la Estraro, kiu gvidis UEA post la la UK en Jokohamo.
La balotoj en UEA ne bezonas esti nur nia interna afero, sed ili donas ŝancon eĉ por ekstera informado. Mi mem neniam pensis pri tiu ebleco, ĝis mi ricevis leteron de la usona esperantisto Arland R. Meade post la elektoj en 1998. Li skribis, ke li sendis jenan leteron de leganto pri la elektoj en UEA al sia loka gazeto, kiu ĝin ankaŭ publikigis:
Legantoj de “The Polk County Democrat” certe havas diversajn spertojn pri internacia aktivado. Ĉu iu el ili tamen similas kun tio ĉi:
Mi ĵus sendis balotilon al Nederlando voĉdonante por 8 el 16 kandidatoj por funkcio en internacia organizaĵo. Mian voĉon ricevis kandidatoj el Koreio, Barato, Kostariko, Ĉinio, Hispanio, Ruslando, Israelo kaj Japanio.
Mi scipovas la gepatran lingvon de neniu el tiuj kandidatoj, kaj ili eble ankaŭ ne scias la mian. Mi tamen povis fari mian decidon leginte iliajn biografietojn kaj organizajn celojn. Ĉio tio estis en la internacia lingvo Esperanto.
Por interesitoj pri Esperanto li aldonis en la fino sian adreson kaj mencion pri lernolibroj en la urba biblioteko. Mi estis tute fascinita pri lia ago kaj faris gazetaran komunikon pri ĝi, kun la espero, ke ankaŭ aliaj kaptus la ideon. Mi komentis:
La elekto de la Komitato de UEA neniel tuŝas la vivon en la regiono de la gazeto. Kial do la redakcio akceptis tiun tekston? Ĝi trovis ĝin interesa, ĉar ĝi prezentas nekutiman personan sperton de leganto.
Ĉirkaŭ ni daŭre okazas aktivaĵoj kaj eventoj – ofte ni mem rekte partoprenas en ili, ĉu kadre de UEA ĉu aliloke en Esperantujo – kiuj povus esti tute interesaj por ne-esperantistoj, sed tro ofte ni ne rimarkas tiun eblecon. Espereble ĉi-foje s-ro Meade ricevos adeptojn, kiuj skribos al loka gazeto aŭ radio pri sia partopreno en tutmonda balotado de esperantistoj. Interretanoj povas rakonti pri sia sperto en siaj blogoj kaj paĝoj en Facebook kaj similaj forumoj. Kial ne rakonti pri tio ankaŭ dum kafpaŭzo en via laborejo, eĉ malkaŝante, kiuj ricevis vian apogon? Al UEA vi devos sendi la balotilon anonime, sed al tio limiĝas la sekreteco de la voĉdonado. Tamen, antaŭ ol rakonti, unue vi devas elekti viajn ses favoratojn kaj voĉdoni por ili!