Rubriko ”Malfefme”, Esperanto 2013:3
Esperantistoj estas tiom entuziasmaj pri sia lingvo, ke ili ne volas resti ĝiaj solaj posedantoj. Tial ili informas pri ĝi ankaŭ aliajn. Renato Corsetti, kiu ĉiam troigas por emfazi sian mesaĝon, lastatempe skribis en reta diskuto, ke “nia tasko estas paroli pri Esperanto al ne-esperantistoj; ĉio cetera estas nur io cetera”.
Mi pensas, ke ankaŭ ĉio cetera estas same grava. Tiel ankaŭ Renato fakte agas, kiel scias ĉiu, kiu aŭdis kanzonojn tradukitajn de li el iu itala dialekto aŭ legis liajn prilingvajn studojn. Ni esperantistoj estas strangaj homoj. Ni povas deklari nin adeptoj de finvenkismo, raŭmismo, uneskismo aŭ io alia, sed en realo ni estas ajnistoj, en kies pensado kaj agado miksiĝas diversaj, eĉ inter si kontraŭaj ismoj.
Ni laboras pri tri grandaj kampoj: disvastigo, instruado kaj utiligo de Esperanto. Tio ne estas ordo de graveco sed nur alfabeta ordo, ĉar ne eblas elparoli la tri vortojn samtempe. Diskuti pri tio, kiu elili estas la plej grava, ne havas sencon. Ĉiu rajtas okupiĝi pri tio, kion li aŭ ŝi sentas plej proksima alsia koro, kaj ĝuste tiam li aŭ ŝi faras la plej bonan kontribuon al la pluvivo kaj disvastiĝo de Esperanto. Ĉiu havas same valoran lokon en UEA.
Tiuj, kiuj substrekas la “paroladon pri Esperanto al ne-esperantistoj” kiel la plej gravan taskon de UEA, pravigas sin per la Statuto, laŭ kies 3-a artikolo “disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto” estas la unua celo de UEA. Tiu celo estas tamen multe pli vasta kaj profunda ol nur informado pri Esperanto. Verki poemojn estas uzado de Esperanto kaj povas esti pli bona kontribuo al la unua celo de la Statuto ol la plej laŭta reklamado, kiu povas doni falsan senton de memkontento pri konkreta agado sed neniun rezulton krom perdo de mono kaj energio.
En la postparolo al la Esperanta Kalevala, Vilho Setälä skribas pri la kredo de prafinnoj al la forto de la vorto. En la 19-a jarcento la filozofo J.V. Snellman instruis siajn samlandanojn, ke la sola forto de malgranda popolo troviĝas en la vorto, tio estas, en strebado por edukado kaj klero. Tial eĉ en la plej mizeraj regionoj de Finnlando oni zorgis pri lernejoj kaj bibliotekoj, kaj pagis decajn salajrojn al la instruistoj. Oni pensis, ke ĉio cetera estas io cetera, ĉar se la popolo estos bone edukita, la cetero venos de si mem. Tiel ankaŭ okazis.
44 jarojn pli frue, en 1920, la juna Setälä resumis la redaktopolitikon de la gazeto Esperanta Finnlando fine de ĝia unua aperjaro en la spirito de Kalevala kaj Snellman: “Por triumfi, la esperantista popolo devas lasi diversajn infanaĵojn kaj evolui ĝis vera kulturpopolo. Eduki la samideanaron en tiu direkto – ankaŭ ni volis partopreni en tiu grava laboro.”
Sendepende de tio, ĉu ni volas koncepti nin kiel ian metaforan popolon aŭ malpli emocie kiel komunumon aŭ movadon, nia vojo al kresko bezonas, ke ni eduku kaj klerigu nin. Eĉ la plej vervaj informistoj ne forgesas tamburi, ke mondaj literaturaĵoj estas tradukitaj en Esperanton kaj ke Esperanto posedas ankaŭ propran originalan literaturon, teatran kaj muzikan kulturon, ktp. Pasintjare ili ripetadis, ke la lingvo havas jam 125-jaran historion, kies plena priskribo plenigus bibliotekon. Mi tamen timas, ke malmultaj el ili havas eĉ nur supraĵan konon de la Esperanta literaturo kaj eĉ ne bazajn sciojn pri la historio de la lingvo. Krome, fundamento de la Esperanto-klereco estas bona rego de la lingvo, sed ŝajnas esti regulo, ke ju pli laŭte iu reklamas ĝian facileconkaj advokatas lingvan demokration, des pli malbona estas lia propra lingvoscio.
Esperantisto, kiu bone regas la lingvon, regule legas ĝian literaturon kaj orientiĝas pri ĝia historio, estas la plej bona reklamo por la lingvo. Kiu interesiĝas ankaŭ pri lingvopolitikaj aferoj, tiu studu ankaŭ ilin por akiri “sufiĉajn sciojn por kuraĝe kaj konvinke argumenti kontraŭ eraraj prezentoj”, kiel diras Gvidlinioj pri informado komence de la Jarlibro. Serioza eksterulo – pri neseriozaj ni neinteresiĝas – iel sentas ĉe kulturita esperantisto fidindecon kaj eĉ ion allogan, dum informtrudulo tujelvokas tedon. La unua lasas pozitivan impreson pri Esperanto, la dua nutras malnovajn antaŭjuĝojn.
Jes, informi pri Esperanto ne estas la plej grava tasko de individua esperantisto nek de UEA. La plejgrava tasko estas bone lerni Esperanton en la vasta senco de kleriĝo pri ĝi. Helpi en tio estas la plej grava tasko de UEA. Ĉio cetera venos de si mem
Multaj lingvoj estas surtere, iuj lokaj, aliaj pli vastigitaj, iuj mortontaj, aliaj viglaj kaj kreskantaj, iuj malfacilaj kak aliaj facilaj, ech pli ol esperanto, same kiel estas aliaj konstruitaj lingvoj, ech se ne tiom disvastigitaj kiel esperanto… Tamen estas Esperanto nek tiom facila nek tiom vigla sed bedaùrinde terure religieca pro ideologio de nesuperebleco kaj fatala finvenkismo… Eble en estonteco estos surtere tia lingvo, kiu pro efiko kaj placho, aù neceso, ighos parolata de chiuj, ech estintiginte chiujn aliajn, kaj neniu vere kapablas diri chu pli bone tiel, sed tutcerte iuj klopodos jen revivigi iamajn jen reformi tiun estantan… Mi mem praktikadas E-on apude de aliaj kaj ech dezirante simpligon kvankam uzas laùregule… 😉
TykkääTykkää