Ĉiuj pekis

Koillissanomat 2020 05 04

En tiuj ĉi tagoj oni primemoras la finon de la dua mondmilito en Eŭropo antaŭ 75 jaroj. Normale oni festus nun pli grandskale, se ne intervenus la kronviruso.

Nederlando liberiĝis de la nazia okupacio la 5-an de majo 1945 kaj de post tiam oni festas la 5-an de majo kiel la Tagon de Liberiĝo, kies aranĝoj estas dediĉitaj al libereco, demokratio kaj homaj rajtoj. Ĝi estas gaja tago, male al la antaŭa, kiu estas memortago por mortintoj en militoj. Tiam oni metas florojn ĉe monumentoj kaj je la 8-a vespere la lando silentas dum du minutoj. Mi ĉeestis ofte la vesperan aranĝon antaŭ la urbodomo de Roterdamo kaj ĝia digna etoso restas en mia memoro por ĉiam.

Roterdamo omaĝos baldaŭ alian tagon, nome la bombardadon la 14-an de majo antaŭ 80 jaroj, kiu preskaŭ plene detruis la urbocentron. Ĝi lasis daŭran spuron en la menso de la urbanoj, ankaŭ de tiuj, kiuj naskiĝis poste aŭ venis al la urbo de aliloke kiel mi. Tion bone ilustras, ke en la urbo troviĝas 75 monumentoj, el kiuj plej multaj estas sur lokoj, en kiuj la okupacianto ekzekutis membrojn de la rezista movado aŭ arbitre kaptis surstrate senkulpajn urbanojn kaj mortpafis ilin venĝe pro iu ago de la rezisto.

Eble mia plej kortuŝa memoro el Roterdamo devenas jam el miaj unuaj semajnoj en la urbo. Mi estis rigardanta en la ĉefa preĝejo de la urbo tabulon, sur kiu estis fotoj pri urboj detruitaj en la milito. Krom Roterdamo, ili prezentis la anglan Coventry, ruinigitan de germanoj, kaj la germanan Dresdenon, kie detruon dissemis britoj kaj usonanoj. En la mezo estis skribita frazo el la epistolo al Romianoj: ”Ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio.” En tiu kunteksto la frazo estis vere haltiga.

La bombardado de Roterdamo estis enorma militkrimo, ĉar post unusemajna rezistado la nederlanda armeo jam decidis kapitulaci kaj estis intertraktanta pri la kondiĉoj, kiam la bomboj ekfalis. Neniu tamen estis respondecigota pri tiu krimo, eĉ ne unu el ĝiaj planintoj kaj realigintoj, la fama generalo Kurt Student.

En homa grandeco la malo de Student estis la kirurgo de la urba hospitalo de Roterdamo, kiu savis la vivon de la generalo. Kiam Student estis traktanta kun nederlandoj kaj en iu momento iris rigardi el fenestro, li estis trafita de mispafo de siaj propraj soldatoj kaj ŝajnis jam perdonta la vivon. La kirurgo, kiu operaciis lin, rakontis poste, ke subite ektentis lin la dezirego kirli per la skalpelo la cerbon de la generalo, sed la kuracista devo venkis.

Roterdamo estis trafita ankaŭ de alia bombardado. Ĝi tamen ne estis primemorata dum jardekoj, ĉar la bomboj estis usonaj. Ĝia celo devis esti germanaj ŝipoj en la haveno, sed pro nuba vetero la pilotoj eraris kaj faligis sian ŝarĝon al apuda kvartalo. Roterdamanoj komencis paroli pri forgesita bombardado, kiu ricevis sian monumenton nur en 1993.

La bomboj detruis 32 preĝejojn kaj ankaŭ tiun de la Finna Marista Misio. La pastro sukcesis savi apenaŭ ion alian krom la Biblio kaj murtapiŝo, kiu prezentis Sanktan Georgon venkanta la drakon.  Li bezonis la tapiŝon por kovri la bebon, kiun lia edzino naskis ĵus antaŭ la bombardado. La marista misio povis reveni al la plej granda havenurbo de Eŭropo nur en 1955.

Unu el la roterdamaj monumentoj havas ankaŭ finnan nomon. Temas pri la 28-jara matroso Hugo Tamminen el Tampereo, kies ŝipo estis trafita sur la Norda Maro. Tamminen estis enterigita en la skota Aberdeen, sed lia nomo estas skribita orlitere sur la monumento por la militviktimoj, kiuj servis sur ŝipoj de la Holanda-Amerika Liniaro. Ankaŭ lin ni ne rajtas forgesi.

Vastaa

Täytä tietosi alle tai klikkaa kuvaketta kirjautuaksesi sisään:

WordPress.com-logo

Olet kommentoimassa WordPress.com -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Twitter-kuva

Olet kommentoimassa Twitter -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Facebook-kuva

Olet kommentoimassa Facebook -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Muodostetaan yhteyttä palveluun %s

%d bloggaajaa tykkää tästä: