Beletraj tombovizitoj

Koillissanomat 17.08.2020

Ankaŭ mi turismis ĉi-somere hejmlande.  En la seniora aĝo mi klopodas sekvi la vortojn de mia lernejestro Tor-Erik Nyberg, kiu instigis unue konatiĝi kun la propra lando kaj nur poste kun aliaj. Tiu principo tamen estis forgesita jam en la komenco, kiam Nyberg direktis la ekskurson de nia klaso al Leningrado.

Tombejoj estas mia hobio kaj ĉi-somere mi kunigis kun ĝi mian alian hobion, Esperanton. Jam pasintjare mi serĉis en Kuopio la tombon de Magnus Nordensvan, sed vane, ĉar mi eraris pri la tombejo. Ĉi-foje mi trovis.

Nordensvan estis unu el la plej fruaj Esperanto-prozistoj. Oni konas de li nur tri rakontojn el la jaroj 1898-1901, sed ili montras lin kiel lertan verkanton, kiu eble iĝus eĉ pli granda nomo, se li ne mortus 52-jara en 1903. Profesie li estis ĉefo de la telegrafia oficejo de Kuopio, en kiu ofico li ricevis la honoran rangon de kortega konsilisto, egala al la armea subkolonelo.

La edzino de Nordensvan, Mathilda, estis iniciatema virino, kiu en 1888 starigis la unuan fabrikon de ludiloj en Finnlando. Ĝi funkciis dekon da jaroj kaj havis je sia pinto 40 dungitojn. Kvankam ĝi produktis grandegan kvanton da ludiloj, konserviĝis nur unu kompleto de mebletoj de puphejmo,  troviĝanta en la Nacia Muzeo, sed neniu pupo.

Mathilda transloĝiĝis al Helsinko en 1911, unue enteriginte apud sia edzo filon, kiu mortis en aprilo sojle de abiturienta ekzameno, sed ŝi mem mortis jam en oktobro samjare. Du aliaj filoj fariĝis eminentuloj: Carl atingis rangon egalan al sia patro, promociiĝinte en la armeo al subkolonelo, dum Gustaf iĝis la ĝenerala direktoro de la kompanio Nokia kaj ricevis la honortitolon ”vuorineuvos” (laŭvorte ”monta konsilisto”; apud ŝtatkonsilisto la plej alta honora titolo en Finnlando).

De Kuopio ni iras Oulu, same kiel la sidejo de la episkopo en la jaro 1900, kiam Juho Koskimies fariĝis episkopo. Koskimies fervoris pri lingvoj, inter ili pri Esperanto. Lian tombon en Lapua mi tamen ĝis nun ne vizitis.

En la tombejo de Oulu ripozas du Esperanto-verkistoj. Unu estas Eija Salovaara, sur kies tomboŝtono staras ŝia oficiala nomo Elsa. Ŝi mortis en 2004, vivinte 84 jarojn, el kiuj la lastajn 40 en Helsinko, kie ŝi laboris ĉe la Popolpensia Administracio. Ŝia granda pasio estis Laponio. Tie ŝi ofte faris longajn vagadojn, kiuj inspiris ŝian etosplenan, parte eĉ supernaturan rakontaron Kie boacoj vagadas. Ĝi estis eldonita en Danio en 1964 kaj represita en Aŭstrio en 1994.

La 24-an de aŭgusto pasis 100 jaroj de post la naskiĝo de Salovaara. Nun ŝi ripozas en digna loko, nur kelkajn paŝojn for de la tombo de Teuvo Pakkala, la plej grava verkisto el Oulu.

Post mallonga promenado ni venas al la tombo de Martti Putaala. Tiu ĵurnalisto de la gazeto Kaleva forpasis en 1957 kaj estis la ”plej oulua el ĉiuj ouluanoj”. Kvankam laŭ lia propra diro ”la malnova lingvo de Oulu estas iom facile komprenebla, nur ke neniu scias skribi ĝin”, li verkis abunde da sukoplenaj babilaĵoj en la dialekto de Oulu kaj publikigis ankaŭ libroforme kolekton de ili sub la titolo El la horizonto de Oulu.

En Esperanto Putaala verkis amuzajn rakontojn, kiuj aperis dise en finnaj kaj alilandaj gazetoj. Kutime li uzis la pseŭdonimon Kamemoro, kiun verŝajne inspiris la titolo de lia unua publikigita rakonto, Frumaturaj kamemoroj, aperinta en Esperanta Finnlando en 1920. Samjare aperis ankaŭ la rakonto Memoraĵeto pri Laponio, ja ankaŭ li estis amiko de Laponio simile al Salovaara. Nederlanda gazeto eĉ aperigis ĝian tradukon, kio kompreneble spronis la junan verkemulon daŭrigi.

Ankaŭ tiajn verkistojn ni havis kaj ankaŭ ili ne estu forgesitaj.

Vastaa

Täytä tietosi alle tai klikkaa kuvaketta kirjautuaksesi sisään:

WordPress.com-logo

Olet kommentoimassa WordPress.com -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Facebook-kuva

Olet kommentoimassa Facebook -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Muodostetaan yhteyttä palveluun %s

%d bloggaajaa tykkää tästä: