Kun fido al scienco en la novan jaron

Koillissanomat 2021 01 04

La sperto de la pasinta jaro montras, ke ne indas prognozi kun tre firma voĉo, kion la nova jaro kunportos. Tamen, oni rajtas esperi. Do, mi esperas, ke ni ĉiuj lernis ion kaj alion el la pasinta jaro.

Espereble ni lernis fidi pli al scienco. En la pasinta marto ni ankoraŭ kun teruro pensis, kiaj elprovaĵoj nin atendos, antaŭ ol estos inventita efika vakcino, kiu helpos bridi la kronviruson. Normale la evoluigo de vakcinoj ja bezonas tutan jardekon, sed ĉi-foje ne okazis tiel. Apenaŭ dek monatoj pasis de post kiam la viruso atingis Finnlandon kaj jam komenciĝis la vakcinado.

La rapida evoluigo de vakcino, eĉ de pluraj variantoj kontraŭ la kronviruso, rememorigis al mi eldiron de Frederiko Engels, kiu diris en la 19-a jarcento, ke brula socia bezono akcelas sciencon pli ol dek universitatoj. Scienco ja estas farata en universitatoj kaj esplorinstitutoj, sed vivminaca krizo en la socio igas ilin faldi la manikojn kaj superi sin mem. Dum mi skribas tion ĉi, en la radio oni legas artikolon de la finna nacia filozofo J.V. Snellman el 1858. Laŭ li, la tasko de scienco estas trahaki vojon tra obstakloj, kiujn oni renkontas.

La nuna pandemio ne restos la lasta. Kristnaske mi legis intervjuon de gvida nederlanda virusologo, laŭ kiu estas evidente, ke eĉ pli gravaj pandemioj atendos nin en estonteco. Por ke la scienco povu konduki nin ankaŭ tra la estontaj obstakloj, necesos ĉiam certigi la kondiĉojn por ĝi. Ne povos aperi tia ekonomia krizo, ke ĝi povus esti preteksto por tranĉi je la rimedoj por supera edukado kaj esplorado. Nek tiujn por edukado ĝenerale. Lige kun tio unu el la plej elstaraj aferoj en la pasinta jaro estis la plialtigo de la aĝlimo de la ĝenerala lernodevo al 18 jaroj.

Mi esperas ankaŭ, ke eĉ la plej obstinaj durkapuloj fine ekkredos je la avertoj de esploristoj pri la sekvoj de la klimatŝanĝo. Eĉ ne temas plu nur pri avertoj sed pri alarmkrioj. En la novjara tago prezidento Sauli Niinistö parolis pri tio, kiel la pandemio igis homojn ŝanĝi sian konduton kiel neniam antaŭe.

Ĉu tio povus prezenti instruon kaj helpon pri alia danĝero, nome por malhelpi la klimatan ŝanĝon? Ankaŭ la klimatŝanĝo ja rilatas ĝuste al la konduto de homoj, diris la prezidento de la respubliko.

Ĉiu el ni daŭre vidas kaj spertas ĉirkaŭ si signojn de la klimatŝanĝo kaj de tempo al tempo ĝi memorigas pri si en tre skua maniero. Sojle de la novjaro ni estis teruritaj de bildoj pri terglito proksime al Oslo. Oni diris al ni, ke io simila povus okazi ankaŭ en Finnlando, eĉ se ne en same ekstrema formo, bonŝance.

La Klubo de Romo avertis pri la klimatŝanĝo jam antaŭ 50 jaroj sed vane. Se oni kredus al sciencistoj eĉ nur antaŭ 10 aŭ 20 jaroj kaj ekagus tiam, ni ordinaraj civitanoj kaj diversaj branĉoj de ekonomio bezonus oferi malpli kaj oni eble eĉ apenaŭ rimarkus tion. Tamen, ne utilas nun priplori tion, sed oni finfine ekagu. Feliĉe ankaŭ en tio la scienco kaj esplorado helpos nin.

En aprilo estos lokaj elektoj. Ili estos okazo por influi ankaŭ al la klimatŝanĝo. Indas observi la sintenon de diversaj partioj kaj unuopaj kandidatoj al tiu plej granda defio de la homaro. Se ili malgravigas ĝin kaj asertas, ke temas pri timigado kaj vana kriado, tio donas klaran mesaĝon por ne direkti sian voĉon al ili. Tiajn ĉarlatanojn ankaŭ la konsilioj de nia regiono ne bezonos, sed feliĉe respondecaj kandidatoj troveblas en preskaŭ ĉiu partio.

Vastaa

Täytä tietosi alle tai klikkaa kuvaketta kirjautuaksesi sisään:

WordPress.com-logo

Olet kommentoimassa WordPress.com -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Twitter-kuva

Olet kommentoimassa Twitter -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Facebook-kuva

Olet kommentoimassa Facebook -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Muodostetaan yhteyttä palveluun %s

%d bloggaajaa tykkää tästä: