Koillissanomat 2021 02 08.
La politika historio konas nenombreble multajn agintojn, kiuj perdiĝis en forgeso, kiam ili ĉesis aktivi aŭ mortis. Tio atendos ankaŭ plejmulton de tiuj, kiuj hodiaŭ regas la novaĵojn.
Pro iu aŭ alia kialo oni jen kaj jen trafas malaperintajn nomojn kaj rimarkas, ke ili havas ion por diri ankaŭ al ni nuntempuloj. Mi iom esploradis pri la vivoj de kelkaj personoj, kiuj junaĝe okupiĝis pri Esperanto. Unu tia estis la Turku-a juristo Väinö Merivirta, kiu naskiĝis en 1892 kaj mortis en 1937.
Kiel gimnaziano Merivirta iĝis socialdemokrato. Ĉar li entuziasmiĝis ankaŭ pri Esperanto. li faris en 1911 proponon al la kongreso de la Socialdemokrata Partio, ke Esperanto estu lernofako en la partia lernejo, kies fondo estis planata. Lia artikolo pri la temo aperis en multaj partiaj gazetoj, sed en la kongreso estis lia patro, kies tasko estis pledi por la propono. La patro, partia sekretario en Turku, preskaŭ sukcesis, ĉar la propono estis malakceptita kun minimuma diferenco de voĉoj.
La juna Väinö estis ĉiurilate bona knabo, al kiu altaj idealoj ests tre gravaj. Konatiĝante kiel liceano kun socialismaj ideoj, li aparte eksimpatiis la pensadon de la germano Eduard Bernstein, la t.n. reviziismon. Li eĉ verkis pri ĝi artikolon, en kiu li elstarigis, ke ”la reviziistoj riproĉas al Marx, ke argumentante por socialismo li ne konsideris moralajn aspektojn”.
Jam frue Merivirta vidis, ke celado por socialismo nur por plibonigi materiajn vivkondiĉojn povos rezultigi, ke la celo sanktigas la rimedojn. Tio okazis en 1918, kiam la lando alpeliĝis al enlanda milito. Merivirta estis kategorie kontraŭ la ribelo. Grava kialo, kiu kondukis al ĝi, estis laŭ li manko de politika edukiteco, ĉar la partio neglektis politikan klerigon. Oni ne lernis pensi memstare, sed ”ĉio estis prezentita de supre kaj trudita al la popolo kvazaŭ religiaj doktrinoj”.
Post la milito Merivirta aperigis la libreton Kio kondukis al la ruĝa ribelo?. Li skribis, ke la partio predikis ideologion de malamo, kiu ekscitis la sentojn kaj kaŭzis degeneron kaj fine, dum la milito, kolapson de moralo. Eĉ hodiaŭ liaj sekvaj vortoj sonas aktualaj, se ni pensas pri Trump kaj pri la diskriado de liaj finnaj samideanoj ekzemple pri enmigrado:
”Politiko konstruita sur sentoj fine punos sin mem, ĉar la gvida fadeno de politika agado devas esti racio. Politiko surbaze de racio estas ja sendanka laboro, sed en la fino el ĝi ĉiam rezultas pli pozitivaj kaj pli daŭraj atingoj ol kapablus la ’politika saĝo’ de sentoj.”
Post la enlanda milito Merivirta trovis sian politikan hejmon en la liberala Progrespartio. Dum en socialdemokratio li reprezentis la dekstran alon, en sia nova partio li iĝis unu el la ĉefaj nomoj de ĝia maldekstro. Antaŭe li skermis kontraŭ la ekstrema maldekstro, nun li ekstaris kontraŭ ekstreme dekstraj kaj faŝismaj movadoj. Krom per artikoloj kaj prelegoj, en 1935 li defendis laŭleĝecon kaj demokration ankaŭ en la parlamento, kiun li eniris kiel anstataŭanto por unu jaro.
Unu el la disputtemoj en la 1930-aj jaroj estis la pactraktato farita inter Finnlando kaj Soveta Rusio en 1920 en Tartu. Laŭ ekstremaj dekstruloj ĝi estis hontindaĵo. Merivirta publikigis la libreton La vojo al la paco de Tartu, en kiu li montris, ke la traktato estis ĉiurilate digna kaj ke ĝi estus eĉ pli bona, se ĝi estus farita duonjaron pli frue, sed tiam dekstruloj blokis ĝin.
Severa malsano forrabis Merivirta, nur 45-jaran, meze de verkado de doktora disertaĵo pri la komencaj jaroj de la sendependeco de Finnlando. Alie li eble ne estus forgesita.