Koillissanomat 2021 04 19
Printempo antaŭ 40 jaroj estis febra periodo, ĉar oni preparis la kongreson de la Komunista Partio de Finnlando, okazonta en majo 1981. Mi estis la regiona sekretario en Oulu, pro kio mi respondecis pri la preparoj en unu el la plej grandaj regionaj organizaĵoj de la partio.
Mi iĝis regiona sekretario kiel 28-jarulo kaj unue hezitis akcepti la taskon. Hazarde la partiestro Aarne Saarinen vizitis Oulu kaj persvadis min pri miaj kapabloj por ĝi. Li diris ankaŭ, ke antaŭe la partio eĉ ne demandis pri onia preteco, sed ofte oni mem eksciis pri sia elekto nur post la decido.
La partio estis skuata de batalo pri povo inter la reformema plimulto kaj la poststalinisma opozicio. La regiono de Oulu estis unu el la fortikaĵoj de la plimulto kaj jam de longe postulis, ke KPFi estu renovigita kiel finna partio kun agado kaj celoj, kiuj kreskis el la tradicioj de la finna demokratio. Laŭ la opozicio tio estis dekstrisma kaj kontraŭsoveta politiko. Sekve la ”frata” partio de Sovetunio malavare subtenis la opozicion per paroloj kaj mono.
Sojle de la partia kongreso la pacienco de la plimulto atingis sian limon. Ni postulis, ke la partia statuto estu plene ekrespektata, kio praktike signifis eksigon de la opozicio. La opozicio baptis tion kiel ”hakismon”.
Moskvo kondamnis niajn celojn. Ĉar la regiono de Oulu staris en la avano de ”hakistoj”, mi kiel la sekretario estis submetita al forta premado. Dufoje oni venis disciplinigi min surloke en Oulu. La unua provo malsukcesis mizere.
La ambasada sekretario Miĥail Murnikov invitis min al renkontiĝo en la hotelo Vaakuna, sed li ne rimarkis, ke samtempe estis okazonta glacihokea matĉo inter Sovetunio kaj Kanado. Li estis freneza pri glacihokeo kaj sekve la tutan tempon ni spektis la matĉon sen tuŝi politikon per unu vorto. La matĉo interesis Murnikov ankaŭ pro tio, ke antaŭe li laboris en Kanado, ĝis li estis elpelita el la lando pro maĥinacio inter kanadaj estonoj.
Sekvis vera kanono, Valerij Dmitriev. Li venis prelegi en la sindikata Norda Instituto kaj invitis min al diskuto tie. Male al Murnikov, kiu ĉefe okupiĝis pri la Finna-Soveta Amikeca Asocio, la speciala tereno de Dmitriev en la ambasado estis KPFi.
La posttagmezo kun Dmitriev en la saŭno de la instituto estis aĉega. Pri diskuto ne temis kaj fojfoje ni preskaŭ kriis unu al la alia. Iom surprize ne timigis min, ke mi alfrontis reprezentanton de superpotenco. Tia sento aperis nur poste kaj verŝajne mi ne dormis tre dolĉe en la posta nokto. Pri la skurĝado de Dmitriev mi diris al iu kamarado, ke mi trairis mian propran Vintran Militon.
Ĉar Dmitriev ne sukcesis persvadi min, kiel la lasta rimedo restis nur minacoj. Unu el ili estis rompo de ĝemelaj rilatoj inter la partia regiono de Oulu kaj tiu de Odeso. Kiel juna studento mi ĉeestis ilian starigon naŭ jarojn pli frue.
Al mi mem estis direktita la minaco, ke mi ne plu ricevos vizon por viziti Sovetunion. Mi respondis, ke tiukaze mi eĉ ne petos vizon. Efektive 27 jaroj pasis ĝis mia sekva vizito al Rusio. Nome, Moskvo kandidatiĝis kiel loko de Universala Kongreso de Esperanto kaj mi devis iri tien por esplori la lokajn kondiĉojn por ĝia okazigo.
En la partia kongreso Dmitriev ankoraŭfoje lecionis al mi, sed same vane kiel antaŭe. La kongreso mem iĝis farso. La ĝenerala sekretario Arvo Aalto subite ĉesigis ĝin antaŭ ol oni komencis fari decidojn. La partia gvidantaro cedis al la premo el Moskvo, kiu iĝis neeltenebla.
Al mi la kongreso sufiĉis kaj mi forlasis mian postenon. Estis klare, ke ne eblus renovigi la partion, se renoviĝo ne komenciĝus en Sovetunio. Tio ne estis antaŭvidebla en 1981. Restis ankoraŭ kvar jaroj ĝis Gorbaĉov.