Neŭtraleco en praktiko: ne juĝi sed eduki

Neŭtraleco estas baza principo de UEA, sed facila arto ĝi ne ĉiam estas. Ne ekzistas formulo por kalkuli neŭtralecon, sed la decidantoj devas mem pritaksi tion. Kiam ili agas nome de UEA, ili devas scii ne miksi en sian rezonadon proprajn politikajn, religiajn aŭ aliajn preferojn. Necesas konsideri nur la intereson de UEA, sen timi eĉ malagrablan kritikon de tiuj, kiuj respondecas nur al si mem.

Neŭtraleco de UEA estas difinita en art. 5 de la Statuto:

UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj. Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.

Elekto de kongreslando kaŭzas diskutojn pri neŭtraleco. Oni diras, ke elektante iun landon, UEA iel apogas ĝian reĝimon, kio ne estas neŭtrala. Oni ankaŭ diras, ke post la Malvarma Milito neŭtraleco arkaikiĝis aŭ devus esti rekonceptita, tiel ke ankaŭ pri ŝtataj reĝimoj UEA povu sin esprimi. Estas bone, ke okazas tiaj diskutoj, ĉar niaj decidantoj povas erari. La diskutoj ankaŭ montras la gravecon de UEA por esperantistoj. Pri UEA oni ne indiferentas.

Al niaj decidantoj la afero estas klara: dum validas la supra vortumo de art. 5 de la Statuto, ili ne opiniu pri la reĝimo de la kongreslando. La unua kondiĉo, por ke lando povu inviti UK, estas ekzisto de Esperanto-asocio. En la praktiko taŭgas nur lando, kies asocio aliĝis al UEA kaj havas la forton por organizi UK. Kvankam UEA ne juĝas pri la politiko de la kandidata lando, UK ne nepre eblas ĉie. Nome, ne sufiĉas loka forto kaj fizikaj kondiĉoj, sed UEA devas povi libere kunmeti la kongresan programon. Ankaŭ fakaj asocioj k.a. movadaj instancoj, kiuj kunlaboras kun UEA, devas povi okazigi en UK siajn proprajn aranĝojn. Feliĉe en la kazo de tiuj UK-oj, kies lok-elekton mi partoprenis, neniam iu lando estis rifuzita pro tio, ke iu politika aŭ religia asocio aŭ ekzemple samseksemuloj ne rajtus tie kunsidi.

La aperon de politikistoj en la Honora Komitato aŭ kiel Alta Protektanto de UK oni foje kritikas kiel lezon de neŭtraleco. Ĉe UK ili tamen rolas kiel reprezentantoj de sia lando, ne kiel politikuloj. Oni ne havas ĉie tradicion de tiaj honoraj funkcioj, sed en multaj landoj ĝi ja ekzistas, ĉu nur kiel dekoracio ĉu kun reala signifo por montri gravecon de la aranĝo aŭ por pliglatigi aliron al oficialaj instancoj kun petoj pri financa aŭ alia subteno. Konsulejo povas rigardi vizopeton de kongresano pli favore, vidante la rangon de la Alta Protektanto. Altranguloj ja “pruntedonas” sian nomon ofte nur por akceli turismon kaj ili patronas aranĝojn, kies celoj estas kontraŭdiraj inter si. Tial UEA ne prezentas tiajn amikojn de UK kiel subtenantojn de Esperanto, krom se ili mem tiel esprimiĝis. Kontaktoj kun ili tamen donas okazon informi ilin pri Esperanto. Ĉiujare kelkaj el ili ankaŭ vizitas la inaŭguron kaj estas impresitaj. Kelkaj fariĝas veraj amikoj kaj foje eĉ embarasas nin per sia entuziasmo.

Kio pri homaj rajtoj? Ĉu UEA estas homrajta organizaĵo, kiu prijuĝu landojn ankaŭ el tiu vidpunkto? Pensante pri tio mi memoras la vortojn de prezidento U. Kekkonen en La finna vojo (1989) pri la neŭtrala Finnlando en la mondo: anstataŭ juĝisto ĝi preferas esti kuracisto.

Estas interese, ke same kiel Ivo Lapenna en UEA, ankaŭ Kekkonen parolis pri aktiva neŭtraleco. Laŭ la Statuto respekto de homaj rajtoj estas esenca kondiĉo por la laboro de UEA. Homrajta edukado siavice estas esenca parto de tiu laboro, kaj la rolo de UEA pli trafe karakterizeblas kiel tiu de edukisto. Por tiu edukado UEA dediĉis ekz. programerojn en UK-oj kaj eldonis la bonegajn librojn Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj, Kio estas demokratio? kaj Paĉjo, kio estas rasismo? UEA edukas pri homaj rajtoj, sed ĝi ne juĝas – krom se temas pri lingvaj homaj rajtoj, specialaĵo de UEA, kiu ja kongruas kun ĝia Statuto, eĉ se ĝi ne konas tiun koncepton. Tamen, ankaŭ pri lingvaj homaj rajtoj UEA pli eduku ol verdiktu.

Mi kredas, ke neŭtraleco plu restos bona principo, kiu certigos, ke plejparto de esperantistoj povos identiĝi kun UEA.   

Rubriko “Malferme”, Esperanto, 2010:5

Vastaa

Täytä tietosi alle tai klikkaa kuvaketta kirjautuaksesi sisään:

WordPress.com-logo

Olet kommentoimassa WordPress.com -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Google photo

Olet kommentoimassa Google -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Twitter-kuva

Olet kommentoimassa Twitter -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Facebook-kuva

Olet kommentoimassa Facebook -tilin nimissä. Log Out /  Muuta )

Muodostetaan yhteyttä palveluun %s

%d bloggaajaa tykkää tästä: