Reage al ”Danĝera artikolo” en Eventoj nro 101 (1996).
La artikolo ”Necesas komuna strategio” de G.C. Fighiera enhavas multajn erojn, pri kiuj oni daŭre diskutas en UEA, ĉu en la revuo Esperanto, ĉu en ĝiaj Komitato, Estraro aŭ aliaj organoj. Al tiu diskuto Fighiera ne aldonas novajn ideojn aŭ vidpunktojn. Novas nur iuj falsaj asertoj apud tiuj, kiuj en aliaj ”kritikaj kaj proponaj tekstoj” liaj jam iĝis konataj en la daŭro de pli ol 30 jaroj.
Utilus foje inventari la asertojn, ne nur tiujn de la menciita artikolo, kaj ĝustigi ilin. La vivo tamen trudas pli urĝajn kaj indajn taskojn ol verki novan ”Kritika prezento de misprezenta ’kritiko'”, kiel Ivo Lapenna titolis sian Fighiera-inventaron en Esperanto, julio-aŭgusto 1971. Tial mi ĝustigas nur unu aserton, kiu bone reprezentas la stilon kaj fidindecon de lia tuta teksto, nome: ”Okaze de la dua Unesko-rezolucio (Sofio, 1985) UEA ne ludis veran rolon: la laboron plenumis kaj la sukceson atingis persone Tibor Sekelj.”
Privatulo ne povas marŝi al ĝenerala konferenco de Unesko kaj proponi rezolucion. Sekelj estis en la Sofia konferenco kiel sendito de UEA, kune kun la bulgara estrarano Petar Todorov. La elpaŝon de UEA por atingi rezolucion en tiu konferenco oni ekpreparis plurajn monatojn pli frue, kadre de la kampanjo de UEA por festi la 100-jariĝon de Esperanto.
La rezolucion iniciatis Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de UEA, kiu ankaŭ pretigis ĝian projekton dum la Augsburga UK en 1985, kun Humphrey Tonkin kiel la ĉefa aŭtoro. En Augsburg UEA elektis Sekelj kaj Todorov kiel siajn reprezentantojn por la konferenco de Unesko novembre de tiu jaro.
Antaŭ la konferenco UEA-aktivuloj en multaj landoj kontaktis naciajn Unesko-komisionojn kaj naciajn delegaciojn elektitajn por la konferenco por trovi landon kiu proponu la rezolucion, kaj aliajn kiuj subtenu ĝin. En la Centra Oficejo ni febre kopiadis leterojn kaj dissendis Esperanto-Dokumentojn k.a. materialojn al naciaj Unesko-komisionoj sub la gvido de Barbara Despiney, estrarano pri eksteraj rilatoj. Tibor Sekelj faris grandiozan laboron antaŭ kaj dum la konferenco, interalie gajnante sian landon Jugoslavion por prezenti la rezolucion. Li estis la heroo de Sofio, sed li la unua emfazis, ke lia sukceso ne eblus sen antaŭpreparoj de dekoj da aktivuloj sur ĉiu nivelo de la UEA-strukturo. Ĝi ankaŭ ne eblus sen plurjara aktivado de UEA pri rilatoj kun la sekretariato de Unesko kaj rekte kun la ĝenerala direktoro M’Bow. (Detala raporto, el la plumo de Sekelj, aperis en Esperanto, decembro 1985.)
Legante tekstojn de Fighiera, oni demandas sin, kio estas por li UEA. Ŝajne temas nur pri ”Roterdamo”, Centra Oficejo, Estraro aŭ eĉ pli limigita aro da homoj. UEA kompreneble estas multe pli, ĉar ĝi konsistas el miloj da membroj kaj pli ol cent aliaj asocioj, kiuj apartenas al ĝia strukturo. Kiam oni parolas pri atingoj kaj meritoj de UEA – aŭ pri ĝiaj fuŝoj kaj malvenkoj – UEA estas eĉ pli ol la nuna membraro, ĉar ĉio en ĝia agado kreskas el tio, kion faris aktivuloj jam antaŭ longe mortintaj. Organizaĵo funkcias pere de siaj membroj. La tuta UEA ne povis ĉeesti en la Sofia konferenco de Unesko. Kiam Sekelj agis tie, li estis pli ol Tibor Sekelj, ĉar pere de li agis Universala Esperanto-Asocio.
Osmo Buller
ĝenerala direktoro de UEA