Verkita la 25-an de februaro 2022; aperis finne en Koillissanomat la 28-an de februaro 2022.

En la tago post la okupacio de Ĉeĥoslovakio popolpensioj estis elpagataj al tiuj, kies familia nomo komeniĝis per litero el la lasta triono de la alfabeto. Ankaŭ la poŝtoficejo de Taivalkoski tuj pleniĝis de pensiuloj, kiam mi malfermis ĝin tiumatene. La etoso estis nervoza kaj oni laŭte babilegis.
Ĉiuj demandis unu al aliaj, ĉu komenciĝos milito. Ĉiuj ankoraŭ bone memoris la militon, kiu finiĝis antaŭ nur iom pli ol dudek jaroj kaj dum kiu plej multaj estis en sia plej bona vivaĝo.
Serpentuminte tra la amaso kaj sidiĝinte malantaŭ la giĉeto, mi klopodis dum la elpagado de pensioj trankviligi la homojn, ke ne eksplodos milito. Kompreneble mi, gimnaziano, estis neniel kompetenta por tia prognozo, eĉ se mi aktive sekvis internaciajn aferojn, estis ja la tempo de la milito en Vjetnamio.
Oni ne plu kolektiĝas en poŝtoficejo por ricevi siajn pensiojn, sed ĉe multaj timo pri milito povas denove aperi en la pensoj. Ĉe retbanko ĝi povas esti eĉ pli angora ol en homplena poŝtoficejo, kie eblis dividi siajn zorgojn kun aliaj kaj aŭdi trankviligan parolon de oficisto.
Pasis pli ol duona jarcento, sed ankaŭ nun mi ne scias, kio estas okazonta, kvankam internacia agado estis mia profesio, kiu kondukis min ĉirkaŭ la mondo. Tamen mi kredas, ke Putin ne intencas etendi sian militon pli vaste ol Ukrainio.
La nuna milito ankaŭ ne igas min timi, ke en la fundo de la menso de Putin estas iam minaci Finnlandon aŭ eĉ konkeri tiun ĉi landon. Li revas pri renaskiĝo de la pratempa ortodoksa Rusio, sed Finnlando ne estas parto de ĝi. Eĉ kiam ni fariĝis parto de la Rusa imperio, ni ne fariĝis parto de la mita pra-Rusio. Male, tiam la antaŭa provinco de Rusio estis promociita al nacio, konservante siajn leĝojn kaj luteranan kredon.
Ja ne ĉiuj en Rusio pretis toleri finnan Finnlandon, Kiel la plej grandajn fifamulojn, kiuj avidis Finnlandon, ni memoras Bobrikov kaj Stalin, sed jen ni tamen plu vivas en libera Finnlando. Stalin volis meti finon al ĝi, sed li frapis sian kapon kontraŭ la karelia pinego tiel forte, ke la doloron sentas ankoraŭ eĉ Putin, por kiu Stalin estas la granda ekzemplo.
Rusio estas nia granda najbaro kaj ĉiam restos apud ni. La bruska konsilo de Paasikivi rigardi la mapon ne malvalidiĝis. Ĉar ni estas najbaroj, plej prudente estas klopodi esti bona najbaro, ĉar por malgranda lando tio nur estas avantaĝa, eĉ pli ol por la pli granda partio.
En la hodiaŭa etoso estas facile cedi al la tento spiti kaj furiozi, sed feliĉe nia ŝtata gvidantaro ne lasas, ke ekscitiĝo diktu ĝiajn politikon kaj deklarojn. Niaj gvidantoj efektive devas nun zorgi ne diri kaj fari ion, kio iam povus reveni kiel bumerango. Ni ordinaraj civitanoj siavice evitu kalumniadon pri rusaĉoj kaj malpacan parolon.
La gvidantaro de nia ŝtato tre saĝe konservis sian unuecon. Ekzemple, nur anta nelonge iuj politikistoj ankoraŭ postulis, ke nia lando kiel eble plej rapide aliĝu al NATO, sed ŝajnas, ke poste ili enŝaltis sordinon. Tio estas saĝa, ĉar la NATO-demando riskus subfosi la nacian unuecon kaj disigi politikajn partiojn, kiuj devos baldaŭ ekprepariĝi por la parlamentaj elektoj. Disputado nun restu flanke.
Dum la situacio varmegas, necesas teni la kapon malvarma. La kontraŭleĝa milito, kiun Putin komencis kun mensogaj pravigoj, fuŝis la situacion en Eŭropo por longa tempo. Espereble Finnlando kapabos konservi sian kapablon al bonaj servoj, por ke interparoloj baldaŭ denove ekhavu ŝancon.
Klarigoj:
Nikolaj Bobrikov, ĉefguberniestro de Finnlando 1898-1904. Li celis redukti la aŭtonomion de Finnlando kadre de la Rusa Imperio, kio igis lin malamata en la lando. Lia murdo la 16-an de junio 1904 estas la plej fama politika murdo en Finnlando.
Bati kapon kontraŭ la karelia pinego estas esprimo pri la provo de Stalin konkeri Finnlandon, kiun finnoj rebatis en la Vintra Milito (1939-1940) kaj Daŭriga Milito (1941-1944).